Uzanto:Moldur/provejo/Islamaj monatoj
Etoso
< Uzanto:Moldur | provejo
N-ro | Nomo | Arabe | Signifo | Rimarko |
---|---|---|---|---|
1 | al-Muharram | arabe ٱلْمُحَرَّم, al-Muḥarram | malpermesita | Sankta monato, dum kiu ĉia batalo estas ḥarām (malpermesita). La 10-a de muḥarram estas la festotago Aŝura. |
2 | Safar | arabe صَفَر, Ṣafar | malplena | ... |
3 | Rabi' al-aŭŭal | arabe رَبِيع ٱلْأَوَّل, Rabīʿ al-ʾaŭŭal | la unua de printempo | Origine printempa monato en la antaŭislama kalendaro. Sankta monato por multaj islamanoj pro la naskiĝo de Mohamedo. |
4 | Rabi' ath-thani aŭ Rabi' al-aĥir |
arabe رَبِيع ٱلثَّانِي, Rabīʿ aṯ-ṯānī aŭ arabe رَبِيع ٱلْآخِر, Rabīʿ al-ʾāĥir |
la dua / lasta de printempo | |
5 | Ĝumada al-ula | arabe جُمَادَىٰ ٱلْأُولَىٰ, Ĝumādā al-ʾūlā | la unua de seka tero | Probable somera monato en la antaŭislama kalendaro. |
6 | Ĝumada ath-thanija aŭ Ĝumada al-aĥira |
arabe جُمَادَىٰ ٱلثَّانِيَة, Ĝumādā aṯ-ṯānījah aŭ arabe جُمَادَىٰ ٱلْآخِرَة, Ĝumādā al-ʾāĥirah |
la dua / lasta de seka tero | |
7 | Raĝab | arabe رَجَب, Raĝab | respekto | La dua sankta monato, dum kiu ĉia batalo estas malpermesita. |
8 | Ŝa'ban | arabe شَعْبَان, Ŝaʿbān | disigita | |
9 | Ramadano | arabe رَمَضَان, Ramaḍān | brulanta varmego | Monato de fasto. |
10 | Ŝaŭŭal | arabe شَوَّال, Ŝaŭŭāl | levita | La 1-a de ŝaŭŭāl estas la festotago Eid ul-Fitr, la fino de la fasto. |
11 | Dhu al-qa'dah | arabe ذُو ٱلْقَعْدَة, Ḏū al-qaʿdah | tiu de la sidado | Sankta monato, dum kiu batalo estas malpermesita. |
12 | Dhu al-hiĝĝah | arabe ذُو ٱلْحِجَّة, Ḏū al-ḥiĝĝah | tiu de la pilgrimado | De la 8-a ĝis la 10-a de tiu monato okazas la haĝo, la pilgrimado de islamanoj al Mekko. La kvara sankta monato, dum kiu batalo estas malpermesita. |