Uzanto:Naturamanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi nomiĝas Adam Wilkus. Laŭ profesio mi estas informadikisto. Laŭ pasio entuziasmulo pri naturo, precipe ornitologio kaj fervora uzanto de lingvoj. Mi ŝategas vojaĝi, antaŭ ĉio plaĉas al mi vagado tra montaro.

Mi estas aŭtoro de artikoloj en la lingvo Esperanto aperintaj en revuoj Pola Esperantisto, Apudvistula Bulteno, Zagreba Esperantisto, Kresko, Slovaka Esperantisto, Juna Amiko, Starto, kaj La Ondo de Esperanto. Tradukanto de  vojaĝimpresoj kaj beletro al la lingvo internacia. Kunaŭtoro de la filmo pri "Krakovo, Pollando" kiu partoprenis la filmkonkurson "Mia Asocio, Mia Urbo - Konekte kun Esperantaj Organizoj". Kunlaboranto pri Katalogo de Esperanta Literaturo.

Mi membriĝas en Krakova Societo ESPERANTO, Pola Esperanto-Asocio, kaj Universala Esperanto-Asocio kaj estas kunorganizanto de Esperantaj Tagoj de Krakovo (evento de KSE) kaj Internacia Renkontiĝo sur la pinto Ĉantorio en la Beskid-montaro. Krome, mi estas membro de Malgrandpollanda Ornitologia Societo kunlaborante pri naturprotektado, esplorado, birdoringado. Mi supreniris multajn el la montopintoj kiuj apartenas al la Krono de Eŭropo kaj planas viziti la aliajn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]