Krakova Societo ESPERANTO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
50.04441419.945507

Krakova Societo ESPERANTO estas loka Esperanto-klubo en la sudpollanda urbo Krakovo. Ĝia sidejo estas la Kulturdomo "Podgórze", apud la rivero Vistulo. Klubaj renkontiĝoj okazas ĉiusemajne (krom somero) en la kulturdomo. La oficiala organo de la societo estas Apudvistula Bulteno, eldonata kelkfoje ĉiujare. La ĉefa evento de la societo, estas Esperantaj Tagoj de Krakovo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La societo fondiĝis fine de majo 1906 kaj havis pli ol 50 membrojn. Ĝia unua prezidanto iĝis doktoro Antoni Schudmak, sekretario M. Jarocki[1]. Unu jaron poste ĝi estis oficiale registrita. En 1912 en Krakovo okazis la 8-a Universala Kongreso. Prezidanto de la LKK estis Odo Bujwid, tiama gvidanto de la societo. Dum la UK okazis la lasta kongresa parolado de L.L.Zamenhof,

Post la unua mondmilito la societo refondiĝis la 13-an de februaro 1919, Odo Bujwid elektiĝis kiel ĝia prezidanto. Tiun postenon li tenis ĝis 1924, tiam anstataŭis lin profesoro Bronisław Kuhl. Bujwid tamen reelektiĝis denove en 1927. La sekva granda evento por la loka movado, por kiu grave kontribuis la societo, estis 23-a Universala Kongreso en 1931, kun inaŭguro de Zamenhof-strato en Krakovo. Post la dua mondmilito la krakova esperantistaro restis malaktiva dum longa tempo. Nur en 1957 ekagis krakova filio de AEP. La movado vigliĝis ankaŭ pro la gvido de PEA fare de Stanisław Świstak.

Nur la 24-an de marto 1995 okazis ĝenerala kunveno, kiu celis denove oficialigi la societon, kiu havis tiam 118 membrojn. Elektiĝis nova estraro, kun Danuta Rymar kiel prezidantino. En 1997 la nova prezidantino iĝis Lidia Ligęza, kiu gvidis la societon ĝis la 2022. En 2006 jaro oni feste solenis la centjarigon de la societo. Inter estraranoj novelektitaj en 2023 estas prof. Włodzimierz Opoka, kiu de multaj jaroj agas pri Esperanto kaj medicino gvidante polan filion de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) kaj kunlaborante kun KSE.

Bulteno[redakti | redakti fonton]

Apudvistula Bulteno estas revuo de Krakova Societo ESPERANTO. La bulteno estas redaktata de ĉiuj anoj de la societo, kaj aperas almenaǔ kelkfoje jare. En Apudvistula Bulteno oni povas legi diversajn artikolojn pri Esperantaj eventoj en Pollando. Troveblas ankaǔ interesaj artikoloj pri Krakovo, pri ĝia historio, pri Esperanto-movado kaj pri ĉiuj eblaj aliaj temoj. En ĉiuj numeroj troviĝas tre altvaloraj esperantaj poeziaĵoj originalaj aŭ tradukitaj.

Evento[redakti | redakti fonton]

Esperantaj Tagoj de Krakovo estas tradicia aranĝo de krakova esperantistaro, kiu membriĝas en la asocio, okazanta en la iama reĝa ĉefurbo de Pollando. Ĝi estas semajnfina evento kun abundaj prelega kaj arta programo vendrede kaj sabate. Dimanĉe okazas ekskurso al vizitinda loko apud la urbo.

La aranĝo, estas organizata kutime komence de junio, akompane al la urba festado nomata Tagoj de Krakovo, okazanta pro la datreveno de lokigo de la urbo. Tiu historia evento okazis surbaze de la magdeburga juro, la lokleĝo eldonita fare de la princo de Krakovo, Boleslao la Ĉasta, la 5-an de junio en 1257 jaro.

Programo de la evento estas dediĉita ĉefe al kulturo, arto kaj literaturo, lingvoj kaj Esperanto-agado. Ofte okazas programeroj pri vojaĝado de esperantistoj, kongresoj kaj renkontiĝoj, pri projektoj por Esperanto, scienco, faka agado kaj pasioj de samideanoj. Al la evento kontribuas per siaj programeroj kaj partoprenas ĝin diverslandaj Esperanto-parolantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruslanda Esperantisto. Esperantista Movado. Nro 8 p. 152. Aŭg. 1906