Uzanto:Punktor/Esperantigi mapojn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigado de mapoj[redakti | redakti fonton]

1. enmetu ligilojn de mapoj/grafikaĵoj sen Esperanta denominacio en la liston

2. Se vi volas urĝan tradukon: vidu malsupren

3. Se vi ankaŭ tradukas, post la prilaborado:

  • nomado de esperantigita dosiero: simple aldonu "-eo" fine de la nomo, tiel la enhavo estos tuj tre klara (ekz.: "Dosiero:Balkan.png" -> "Dosiero:Balkan-eo.png"
  • forstreki la ligilon per (ekz.: Dosiero:Balkan.png), bv. ne nuligi la ligilon !

LISTO[redakti | redakti fonton]

SERĈADO per "mapo": http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala:Search&ns6=1&redirs=0&search=map&limit=500&offset=0 LIVERAS:

  • elemento A
  • elemento B
  • elemento C

URĜE TRADUKENDA[redakti | redakti fonton]


NOTICOJ[redakti | redakti fonton]

El la Diskutejo[redakti | redakti fonton]

El Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2008 12: Mi volonte esperantigus mapojn sisteme (ekz.: [2]), sed mi ne scias kiel trovi ĉiujn aŭ la plej multajn. Ĉu hazarde ekzistas eblo listigi ilin aŭ alia efika metodo de trovado? Se ne, mi proponus listigi ligilojn de mapoj sen Esperanta denominacio en mia diskutpaĝo por prilaborado, se vikipediisto hazarde trovas ĉi tiujn grafikaĵojn. Ankaŭ mi tute ne povas taksi kiom da ne-esperantaj mapoj ekzistas - eble indas nova projekto? Dankon pro la atento - Punktor 12:27, 14. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, Punktor. Tio estas bona ideo. Sed mi proponas, ke ni aranĝu por tio projektan paĝon, por ke via diskuta paĝo ne tro pleniĝu iutage. Krome tiel povos pliaj vikipediistoj subteni vin kaj tia paĝo eblas listigi deziratajn mapojn. Kore --Tlustulimu 13:02, 14. Aŭg 2008 (UTC)
Dankon! Mi ankaŭ pensas ke tiuj ĉi mapoj amasas... Sed por la komenco - ĝis la projekta paĝo finiĝas - mia diskut-paĝo ja taŭgus por kolektado, ĉu ne? Amike - Punktor 14:03, 14. Aŭg 2008 (UTC)
PS Kiel nomi la esperantigitajn versiojn? Mi ĉiam skribas la originalan nomon kaj aldonas "-ESP" (ekz.: Aeolian Islands map-ESP.jpg), sed mi ne certas ĉu tiu sistemo bonas. Punktor 14:07, 14. Aŭg 2008 (UTC)
Bv esplori eblecojn esperantigi svg-dosierojn (bv esplori en komunejo prie : tradukeblaj svg-dosieroj). Arno Lagrange @ 13:22, 17. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉu la laboro indas novan projekton? Se jes, kiel ekigas tiu ĉi afero? Pro miaj spertoj kun svg-dosieroj kaj malgranda kolekto de grafikaĵoj sen Esperantaj tekstoj bv. vidi: [3] kaj [4]. Dankon Punktor 08:35, 18. Aŭg 2008 (UTC)

Pri la nomo de la esperantigitaj dosieroj: "Ekzemple ISS_configuration_sep-2006_en.svg. Bonvolu anstataŭigi "en" per via lingvokodo kaj lasi senŝanĝa la ceteron de la dosiernomo. Tiel estos pli facile retrovi ĉiujn tradukojn de la sama origina dosiero.", laŭ [5]. Bona solvo, mi pensas, ankaŭ se ne temas pri svg-dosieroj, ĉu ne? - Punktor 08:05, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Respondo de Thomas Guibal[redakti | redakti fonton]

Dankegon al vi ! Nun pri viaj demandoj :

Laŭ mi ankoraŭ ne necesas krei novan projekton por la esperantigo de mapoj, ĉar estas malmultaj petoj kaj malmultaj volontuloj. Se vi tamen deziras fondi ĝin kaj okupiĝi pri la multnombraj anglalingvaj mapoj en Vikipedio, ne hezitu krei la paĝon, ekzemple laŭ la bona modelo de Vikipedio:Vikiprojekto Ŝablono. Mi plezure helpos vin se vi havas plurajn demandojn. Laŭ mi la plej urĝa afero estas la esperantigo de ĉiuj mapoj de la lando-artikoloj.
Via proponita regulo pri la nomado de esperantigitaj dosieroj ŝajnas tre bona al mi : ni simple aldonu "-eo" fine de la nomo, tiel ke la enhavo estos tuj tre klara. Ni cetere povas konsideri la kreadon de specifa ŝablono por ĉiuj bildoj kun "esperanta enhavo", kiu aŭtomate metos la koncernitan bildon en kategorion "Esperantigitaj bildoj". Kore, Thomas Guibal 08:02, 27. Aŭg 2008 (UTC)
Dankon pro via respondo. Vi pravas, la mapoj malmultas, sed la problemo estas ke la traduko kaj la ŝanĝo de mapo en foto-programo povas esti longdaŭra laboro, ekz. por "Ortus-imperii-suecorum.png" mi bezonis min. 2 horojn. Sed se preskaŭ neniu interesiĝas pri tiu ĉi temo, mi ne plu demandos kaj petos pri tiu ĝi. Ja nur temas pri "beligo" kaj aliaj vikipedioj uzas ankaŭ fremdlingvajn mapojn; sed tamen estus bone - mi opinias - ĉar tiel oni eble trovus vikipediiston kiu scipovas la aŭtomatan kreadon de tradukita svg-dosiero (tradukeblaj svg-dosieroj). Amike, Punktor 15:59, 27. Aŭg 2008 (UTC)
PS: Krome mi volas unue fini la "projekteton" Proverbaro Esperanta (enmeto de la proverboj en la koncernaj artikoloj, respektive krei la mankajn paĝojn. Punktor 17:12, 27. Aŭg 2008 (UTC)
Bone. Kuraĝon ! :=) Thomas Guibal 17:29, 27. Aŭg 2008 (UTC)