Uzanto:Scott REDD

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipediistoj > Usono > Nebrasko > Omaha

Mi estas nova esperantisto en la urbo Omaha, en la centra ŝtato usona de Nebrasko.

Mi estas ano de la klubo Nebraska Internaci-Lingva Asocio. Vidu TTT-ejon ĉe http://esperantonebraska.org


Lasu mesaĝojn sube[redakti | redakti fonton]

Saluton Scott! Mi kreis ĝerman artikolon pri GPS (kiu troviĝas ĉe via listo de dezirataj artikoloj) kaj ankaŭ verkis artikolon pri la rilata hobio geokaŝumado. Vi estas bonvenigata rigardi kaj helpi kreskigi tiujn artikolojn! Blahma 12:37, 29. Aŭg 2005 (UTC)

Resal. Preskaŭ verkinta novan artikolon pri geokaŝumado, mi eksciis, ke vi jam antaŭ longe verkis alian artikolon, kie vi la ludon nomis kaŝkestludado. Tial mi decidiĝis sekvi vian terminologion kaj nur reverkis vian artikolon, anstataŭ krei mian novan. 85.160.80.191 13:45, 29. Aŭg 2005 (UTC)
Korekto: Mi informiĝis ĉe la anglalingva Vikipedio, ke fakte temas pri du iom malsamaj ludoj: Geocaching estas speciala versio de letterboxing, dum kiu oni uzas GPS-indikojn por trovi la kaŝitan objekton kaj ilin oni metas en la TTT-n. Tial mi revenis al mia antaŭa plano kaj findecidiĝis starigi novan artikolon Geokaŝludado, kiu ekzistos apude de la jam ekzistanta artikolo pri Kaŝkestludado - same, kiel estas ankaŭ en la anglalingva Vikipedio. Rimarkeble, mi ankaŭ rezignis je mia antaŭe uzita sufikso -um- kaj anstataŭe elektis la pli logikan -lud- (ankaŭ pro tio, ke ĉe Subĉiela hobio eĉ jam ekzistas ligilo al tianoma artikolo). Pardonu pro la ĥaoseto, kiun mi per tiuj ĉi decidoj kreis, sed ja ni ĉiuj volas, ke Vikipedio estu kiel eble plej korekta kaj vera, ĉu ne? :) Blahma 14:22, 29. Aŭg 2005 (UTC)