„ ...Sed estas kontraŭe al la principo mem de Esperanto uzi kiel sufikson ian finaĵon, donante al ĝi signifon alian, ol ĝi havas kiel sendependa vorto, kaj tia estas la okazo por "io", nedifinita pronomo, ne lando. Sekve la Lingva Komitato rifuzis en 1922 oficialigi la sufikson "io" por landnomoj per 74 voĉoj kontraŭ 5, kaj konsilis la fidelecon al la Fundamenta sistemo (Ekzercaro §§ 20, 26, 27 kaj Universala Vortaro). ”
„ La neŝanĝebleco de Esperantaj vortelementoj. En lingvoj naturaj fleksiaj kaj sintezaj oni estas devigataj speciale esplori la problemojn : kiaj kuniĝoj de izolaj radikoj estas allaseblaj, kaj kiaj ŝanĝoj okazas en la radikformoj de ilia kuniĝo. En Esperanto regas la ĝenerala leĝo : la radikoj ne ŝanĝas sian formon. La kuniĝo de du aŭ kelkaj radikoj formas novan vorton, kiu esprimas novan kunmetitan ideon - kvazaŭ sumigon logikan de la ideoj, entenataj en apartaj elementoj de tiu novo vorto kunmetita. ”
„ ...Patrio estas France patrie. La Esperanta "patrujo" estas la vivospaco, la lando de la patroj kaj prapatroj. Kial nepre Danio? Kial ne Danujo, Danlando, Danmarko aŭ eble ankaŭ la Dana Markio? Landnomoj estas individuecaj nomoj. Kial oni ne inventu ankaŭ sufiksojn por montoj kaj riveroj kaj eble eĉ por fabrikmarkoj? ”
— Rikardo Ŝulco, Sur la vojoj de la Analiza Skolo, p. 20
„ ...Alia ekzemplo estas la kreo de nova sufikso "-i" por landnomoj. Ĝi ne nur komplete detruas la Zamenhofan reguladon, ĝi ankaŭ piĝinigas la lingvon. Da substantivoj kun la vortfino "-io" ekzistas en la lingvo jam kelkaj centoj. Ĉu filozofio, harmonio, biologio, pasio, simetrio kaj la sennombraj aliaj ankaŭ estas landoj? Tiu uzo krome senigas la lingvon de aparte poezia esprimo. La sufikso "-ujo" peras drastan bildon de svarmanta landaro, samtempe komparante ĝin kun fruktoplena arbo. Ĝin forigi signifas malkompreni la Zamenhofan genion. Krome "io" ja estas memstara tabelvorto. "Belgio" do signifas "io de Belgo", same kiel "Belgaĵo" estas "aĵo de Belgo". ”
— Rikardo Ŝulco, Sur la vojoj de la Analiza Skolo, p. 41-42.
Mi estas germano. Mi laboras kiel instruisto de hortikulturo ĉe faka lernejo. En Vikipedio mi skribas krom pri hortikulturaj kaj agrokulturaj temoj, pri geografiaj temoj.
En Esperantujo mi aktivas en GEA.