Wolfgang Bohr
| Wolfgang Bohr | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de julio 1954 en Daun |
| Morto | 8-an de novembro 2021 (67-jaraĝa) |
| Lingvoj | germana • Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto instruisto de profesiiga lernejo |
Wolfgang BOHR [volfgank bor] (naskiĝis la 19-an de julio 1954 en Daun, mortis la 8-an de novembro 2021) estis germana esperantisto.
Wolfgang Bohr konatiĝis kun Esperanto kiel lernejano en sia hejmurbo Daun/Eifel kaj poste li studis hortikulturon en Geisenheim kaj Hanovro. Li laboris kiel instruisto kaj konsilisto pri hortikulturo kaj instruis en faka lernejo.
Wolfgang Bohr loĝis en Bad Neuenahr-Ahrweiler kaj estis membro de UEA ekde la jaro 1991 kaj longjara delegito. Li estis la ĉefa aktivulo kaj de 2006 prezidanto de Esperanto-Ligo Rejnlando-Palatinato. De 1991 ĝis 2006, li estis ĉeforganizanto de la Esperanto-aranĝo Printempa Semajno Internacia. En tiu agado daŭre subtenis lin lia edzino Ilona Schmidt-Bohr. De 2007 li estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio, okupiĝanta pri la landaj ligoj. Ekde 2011 li kunorganizis Esperantistan Migradon Aŭtunan (EMA) [1]
En julio 2021 li estis viktimo de fortega inundo kaj ricevis subtenon de Esperantistoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Revuo Esperanto Januaro 2022. Nekrologoj
- ↑ Esperanto aktuell #268 (aŭgusto 2021)

