V-2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el V2 rakedo)
Maketo de V-2 en Peenemünde

La V–2 estis unuŝtupa, likvidfuela balistika raketo, evoluigita dum la Dua Mondmilito en Germanio. Germanio uzis ĝin kontraŭ Grand-Britio kaj Belgio. Post la Dua Mondmilito, la Sovetunio kaj Usono uzis la V–2-raketojn kaj germanajn spertulojn en sia raketa programo. V–2 raketo estis la unua, kiu atingis la kosmon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La uzprincipojn de la likvidfuela raketo priskribis la rusa sciencisto Konstantin Ciolkovskij, dum Robert Goddard lanĉis unuafoje tiun raketon.

En Eŭropo, la pralando de la raketa esplorado estis Germanio. La membroj de la Unuiĝo por la Kosmovojaĝo (VfR - Verein für Raumschiffahrt) komencis unufoje konstruon de esplora raketo. Inter ili agadis eĉ la juna inĝenier-aspiranto Wernher von Braun. Braun baldaŭ iĝis gvidanto de la grupo danke al lia bona organiza kapablo kaj elstaraj ideoj pri la direktaj sistemoj de la raketoj.

La evoluigo de la raketoj impetis, post kiam la pacdiktatoj malpermesis por Germanio produktadon de multaj armilioj, tiel la armeaj gvidantoj ekapogis, sponsoris la Unuiĝon.

Danke al la financa apogo, la unua raketo estis preta en 1932. Ĝi havis la signon A1 (Aggregat 1) kaj funkciis per etanolo kaj fluida oksigeno. En 1934 finpretiĝis eĉ la dua versio, la A2, kiu oni prezentis eĉ al la nova kanceliero Adolf Hitler. Pro la sukceso, la armeo rekrutis Braun kaj ties grupon kaj oni deklaris militara programo la evoluigojn de la raketoj.

La centro de la esploroj, eksperimentoj estis Peenemünde, malgranda insulo de la Balta maro. Oni konstruis la A3, poste – per sesjara evoluiga laboro – la tipon A4, la pli postan V-2. La unua lanĉo de A4 okazis en marto de 1942, dum kio la raketo flugis 1,6 km, poste falis en la maron. La dua flugo ne alportis sukceson. La tria starto okazis la 3-an de oktobro 1942 estis perfekta, la raketo flugis 193 km kaj atingis altopinton de 80 km.

Dum unu testflugo, la V-2 atingis alton de 189 km.

Teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

V–2 kun motoro

V-2 estis unuŝtupa, memregata, balistika raketo.

Pelilo[redakti | redakti fonton]

La peladon certigis likvidfuela raketomotoro, planita de Walter Thiel, havinta puŝforton de 27 tunoj. La pelilo uzis 3800 kg da etanolo (etil-alkoholo) kaj aldone 4900 kg da likvida oksigeno kiel oksidaĵo.

Direkta sistemo[redakti | redakti fonton]

La trajektorian moviĝon direktis giroskopa navigada sistemo. La direktado okazis per gasradia direktado, per ŝanĝo de la puŝforta vektoro. La alidirektigon de la gasradioj ebligis per turniĝo de la gasradiaj direktiloj, malantaŭ la blovtubo, sur la interna flanko de la stabilizaj flugiloj. La direkta sistemo kun tipnomo LEV–3 entenis du giroskopojn (unu horizontalan kaj unu vertikalan).

Post la starto, la pelilo funkciis 210 sekundojn, ĝis forkonsumo de la fuelo, poste la raketo libere flugis en balistika vojo ĝis enfrapiĝo.

Pro la primitiva direkta sistemo, la V-2 ne estis preciza armilo, la trafprecizeco estis 17 km-a.

Teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

  • maksimuma ŝarĝebleco: 1000 kg
  • maksimuma atingopovo (1000 kg teherrel): 300 km
  • maksimuma rapido: 5630 km/h

Militara uzo[redakti | redakti fonton]

Post la sukcesa flugo de A4, la nazia armea gvidantaro tuj elkriis la V-2 "mirakloarmilo". Oni baptis en la propaganda ministerio de Goebbels – analoge al V-1 – al V-2 (Vergeltungwaffe – rekompenca armilo).

La unua milita uzo de V-2 okazis la 2-an de septembro 1944, dum la Dua Mondmilito, la germanoj lanĉis 3.172 raketojn el kiuj alvenis la celon nur 1.100. Multaj raketoj eksplodis dum la flugo aŭ falis en la maron. Tiun mankon korektis la inĝenieroj nur je fino de la milito. Oni lanĉis la du lastajn V-2 la 27-an de marto 1945. La V-2 kaŭzis morton de 2.754 kaj vundiĝon de 6.523 homoj.

Oni uzis ĝin cefe kontraŭ havenoj de Antverpeno, sed unufoje trafis ĝi kinejon, kaŭzante morton de 567 homoj.

Postludo[redakti | redakti fonton]

Post la mondmilito, Wernher von Braun kaj skipo de 40 inĝenieroj venis en Usonon, kun 70 raketoj A4/V-2. La raketoinĝenieroj tuj eklaboris por la usona armeo kaj daŭrigis eĉ klaboron de Robert Goddard, mortinta antaŭe du monatojn.

Sur ĝi baziĝis parte la raketoj de usona Jupiter-a kaj Saturn-a raketofamilio.

Ankaŭ la Sovetunio akiris inĝenierojn, komponentojn de la raketo. Per tiuj produktis la sovetoj la sian unuan balistikan raketon R–1. Laŭ tiuj spertoj evoluigis la raketojn Sputnik kaj Vostok, la skipo de Sergej Koroljov.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]