VP Bank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el VP Bank AG)
VP Bank
VP Bank AG
emblemo
publika kompanio
Komenco 1956
Lando(j) Liĥtenŝtejno vd
Sidejo Vaduzo, Liĥtenŝtejno
Membro de Germania-Svislanda Komercoĉambro vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo akcia kompanio
vdr

VP Bank AG estas banko de Liĥtenŝtejno kun ĉefsidejo en Vaduzo. Ĝi estis fondita en 1956 de la komerca konsilisto Guido Feger kaj hodiaŭ estas konsiderata unu el la plej grandaj bankoj en Liĥtenŝtejno. En la nomo, la mallongigo VP signas la priginan germanlingvan nomon Verwaltungs- und Privatbank ("administra kaj privata banko"), kaj AG signas la kompanian formon de akcia kompanio (germane Aktiengesellschaft).

Aldone al sia ĉefsidejo en Liĥtenŝtejno, la banko havas filiojn kun bankaj licencoj en Svislando, Luksemburgio, la Britaj Virgulininsuloj kaj Singapuro, same kiel kompanion pri administrado de financaj aktivaĵoj en Honkongo.

La renomaj akcioj de la banko estas listigitaj ĉe la svisa borso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]