Saltu al enhavo

Vabi-sabio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vabi-sabi tea bovlo, Azuĉi-Momojama-epoko, 16-a jarcento

Vabi-sabioÙabi-sabio aŭ angle wabi-sabi (wabi わび 'neperfekta beleco' kaj sabi さび 'beleco en maljuneco'[1]) estas japana estetika filozofio, kiu enfokusas la akceptadon de pasemeco.

Ecoj de vabi-sabi enhavas malsimetrion, malregulecon, simplecon, minimalecon, asketecon, modestecon, familiarecon kaj naturecon.

Vabi-sabi eble plej bone resumeblus kiel "la beleco de la malperfekteco."

Vabi-sabi kontribuis signife al la aprezo de Kintsugi[2] (eo: Kincugio, jp: 金継ぎ: 'ora konekto'), ankaŭ nomata Kintsukuroi (jp: 金繕い: 'ora riparo'), japana arto ripari rompitajn ceramikaĵojn per oraarĝenta lako

Ĉi tiu mondkoncepto, origine budaisma, emfazas la belecon de neperfekteco kaj pasemeco[3].  Laŭ la japana estetiko, spuroj de uzo kontribuas al la valoro kaj beleco de objekto. Kintsugio emfazas la fendetojn en ceramika objekto, tiel rivelante parton de ĝia historio[4].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (nl) Konataj japanaj vortoj kaj nomoj, Taaldacht
  2. (en) Make: Sophia Smith, Kintsugi Is Recognizing Beauty in Broken Things (la 17-an de aŭgusto 2015) (en) The New York Times: Andrea Codrington Lippke, En: Make-Do Objects, Collectors Find Beauty Beyond Repair (la 15-an de decembro 2010)
  3. (en) Leonard Koren (1994). Wabi-Sabi for Artists, Designers, Poets and Philosophers. Stone Bridge Press. ISBN 1-880656-12-4. Arkivita de la originalo, la 30-an de novembro 2021.
  4. (en) Pui Ying Kwan, Exploring Japanese Art and Aesthetic as inspiration for emotionally durable design. Arkivita de la originalo, la 6-an de julio 2022.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]