Vajŝjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vaiŝjo estas ano de la tria prakasto de antikva Hindio, al kiu apartenis la komercistoj kaj terkulturistoj [1].

La vorto devenas de la sanskrita vorto वैश्य, (vire vaiśya, ine vaiśyā). La kasto formiĝis el la socie malsupra parto de la arjoj, kiuj ĉirkaŭ −1500 komencis enmigri en Baraton.

Vaiŝjoj nomiĝas, same kiel bramanoj kaj kŝatrioj, "dufoje naskitaj" kaj rajtas posedi la sanktan scion de la Vedoj kaj plenumi sanktajn ritojn.

vidu ankaŭ

Piednotoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro