Vaidas
Etoso
Vaidas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri mallongigo de la persona nomo Vaidotas, kaj konstateblas ke ekde la dua duono de la 20-a jarcento la mallonga formo uzatas signife pli ofte ol la origina longa. La virina formo estas Vaida respektive en longa formo Vaidota.
Konatuloj kun tiu persona nomo
[redakti | redakti fonton]- Vaidas Sakalauskas (naskiĝis en 1971), ŝakludisto kaj trejnisto
- Vaidas Slavickas (naskiĝis en 1986), futbalisto