Vaidotas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vaidotas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo el la elementoj vaid- ("vidiĝo", "vizaĝo") kaj la finaĵo -otas[1]. Kutima litovlingva mallongiga formo estas Vaidas, kaj la koncernaj virinaj formoj estas longe Vaidota kaj mallonge Vaida.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Vaidotas (mortis post 1362), filo de Kęstutis, princo de Nigra Rutenio ekde la jaro 1347
  • Vaidotas Antanaitis (naskiĝis en 1928), forsta ekonomikisto kaj diplomato
  • Leonas Vaidotas Ašmantas (naskiĝis en 1939), ekonomia inĝeniero, inventisto kaj profesoro

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 356
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.