Valaĥio (Rumanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valaĥio

Valaĥio (rumane ValahiaȚara Românească = rumana lando) estas regiono en la suda parto de Rumanio inter Danubo (sude) kaj la Sudaj Karpatoj (norde) el 15 distriktoj. Ĝi dividiĝas al Oltenio (okcidente, 5 distriktoj) kaj Muntenio (oriente, 10 distriktoj).

Regionoj de Rumanio: Valaĥio (Țara Românească) blue, Moldavio (Moldova) ruĝe, Transilvanio (Transilvania) verde, Dobroĝo (Dobrogea) flave

Historie ĝi estis princlando, kiu en 1859 kuniĝis kun Moldavujo kaj en 1861 formis kun ĝi la reĝlandon Rumanio.

Sur la apuda mapo Valaĥio estas markita per bluaj koloroj.