Valdetorres

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Valdetorres (Valo de turoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas valdetorreños. La censita populacio en 2008 estis de 1.329 loĝantoj.

Situo

Valdetorres estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Vegas Altas, je altitudo de 239 m; je 94 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 34 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 40 km².

Ĝi situas inter Medellín kaj Guareña ĉe la suda bordo de la rivero Guadiana. Ĝi estas en la sudokcidenta bordo de Vegas Altas, lime kun la komarko de Mérida (Hispanio). Ĉe la vilaĝo fluas nuntempe la Kanalo de Zújar kiu enfluas en la Akvorezervejo de Alange.

Morfologie ĝi konstituas domaro de rura medio, kun malferma strukturo komponita grandparte de kamparanaj konstruaĵoj ĉu unu- ĉu duetaĝaj, nuntempe ŝanĝiĝante al pli modernaj formoj.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado. Tradicie de secano (ne irigaciita), sed aktuale plejparte estas irigaciita. Elstaras nuntempe la ekzisto de moderna fabriko de biodizelo en la vilaĝo, kio estoos certe grava helpo en la modernigo de la vilaĝo.

Historio

Ĝi 1767 kiam ĝi akiris la rangon de Vilaĝo, ĝi apartenis kiel loko al Graflando de Medellín.