Valdezate
Valdezate | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09318 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 118 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 36′ N, 3° 56′ U (mapo)41.601388888889-3.9305555555556Koordinatoj: 41° 36′ N, 3° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 837 m [+] | ||
Areo | 20,475 km² ( 204 7.5 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdezate [+] | |||
Valdezate estas vilaĝo kaj municipo, kodo-405, en la sudo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas areon de 20.475 km² kun 124 loĝantoj (2021). Valdezate estas je 104 km de Burgoso, je 24 km de Aranda de Duero, kaj je 12 km de Roa de Duero, kaj je 74 km de Valadolido.
Demografio
[redakti | redakti fonton]1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
242 | 210 | 183 | 179 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Valdezate apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Haza aŭ Aza, ligita ekde la komenco al senjoroj de la familio Lara, poste de Avellaneda kaj finfine al la grafoj de Miranda.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.