Valentinas
Etoso
Valentinas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la persona nomo Valentino[1]. Kutimaj litovlingvaj mallongigaj formoj estas Valentas kaj Valys.
Konatuloj kun tiu persona nomo
[redakti | redakti fonton]- Valentinas Mikelėnas (naskiĝis en 1958), ekonomia juristo, advokato, profesoro
- Valentinas Milaknis (naskiĝis en 1947), litova manaĝero, politikisto kaj nacia ministro pri ekonomio
- Valentinas Vytautas Toločka (naskiĝis en 1930), blinda litova tiflologo [fakulo pri pedagogio de blinduloj], doktoro de socialaj sciencoj kaj esperantisto
- Valentinas Čepkus (1937-1999), litova pedagogo, esperantisto kaj kantisto, konata pro sia kasedo "La sankta fajreto" (1997)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 363