Vanadzor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vanadzor

Vanadzor (armene: Վանաձոր), antaŭe nomata Kirovakan estas la tria plej granda urbo de Armenio, situanta en la nordo de la lando. Estas la ĉefurbo de la provinco Lori , la loĝantaro estas ĉirkaŭ 177.394 personojn ( censo de la jaro 2001). La urbo estas tre fama pro ĝia kemia centralo kiu situas periferie de la urbo.

Historio

La historio de Vanadzor venas de la Kupra Epoko. La urbo prenis sian nomon eble en la 13a jarcento, el nigra preĝejo sur proksima monteto. La urbo estis tute detruita en 1826 de Ĥano Hasano dum la ruso-persa milito . La urbo ĝuis konsiderindan disvolviĝon post la apero de la fervojo al Tbiliso en 1899.

En majo 1918, las trupoj de la Generalo Nazarbekian superitaj je kvanto batalis kontraŭ la turka armeo kio igis la turkojn retroiri dum kelkaj tagoj en la decidiga batalo de Sardarapat. Norde de la ŝoseo de Spitak al Vanadzor, proksimume je 2 kilometroj al okcidente de la urbo, estas malgranda sanktejo sur ruinoj depreĝejo kiu havas monumenton honorigante la martirojn de tiu kruela batalo.