Vanilita sukero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bokalo da vanilita sukero

Vanilita sukero estas ingredienco de mezeŭropaj kaj skandinaviaj desertoj. Ĝi estas farita el vanilosemoj aŭ vanila ekstrakto kaj tabla sukero. Ekster Eŭropo, ĝi estas multekosta kaj malfacile akirebla.[1] Oni povas fari ĝin hejme, oni nur devas miksi sukeron kun vanilosemoj kaj lasi la miksaĵon dum kelkaj semajnoj.[2][3]

Pli malmultekosta anstataŭaĵo estas vanilina sukero. Ĝi estas iomete malpli aroma ol la vanilita sukero, ĉar ĝi enhavas nur unu, kutime nenature ekstraktitan substancon (vanilinonetilan vanilinon).[4][5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sara Schmidt. What Is Vanilla Sugar? (angle). wiseGEEK. Alirita la 9-an de julio 2021.
  2. Ewa Aszkiewicz. Kuchnia polska. Wielka księga sprawdzonych przepisów (pole), p. 26.
  3. Magda Gessler. (2005) Kuchnia. Moja pasja (pole), p. 224.
  4. Michał Ziemiański. (1957) Słownik towaroznawczy (pole). Varsovio: Wydawnictwo Przemysłu Lekkiego i Spożywczego, p. 64.
  5. J.G. Vaughan kaj C. Geissler. (2001) Rośliny jadalne, Aleksandra Łukaszewska kaj Irena Olszewska-Kaczyńska (pole), Varsovio: Prószyński i S-ka, p. 140.