Varma punkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la ĉefaj varmaj makuloj sur Tero
La litosfero ŝoviĝas maldekstren (blua sago) supre de varma makulo

Varma makulo (aŭ varma punkto) en geologio estas loko de la tera (aŭ planeda) surfaco, kie, pro ankoraŭ nun malbone konataj kaŭzoj, manifestiĝas konstanta vulkanismo.

La teraj varmaj makuloj estas rigarditaj kiel surfacaj spuroj de pli malpli fiksaj lokoj de la termantelo, rilative pli varmaj ol aliaj regionoj je sama profundeco. Pro tio, la ĉeestantaj materialoj estas malpli densaj kaj emas leviĝi (laŭ la principo de Arkimedo); tio, kiu estigas diapiron, tie estas supreniro de la mantela materio sub forme de plumtufo, kiu fluidiĝas pro malkunpremiĝo je profundeco de 100 km, iĝante bazalta magmo.

Tiu magma leviĝo povas trabori la litosferon, naskante vulkanon. Pro la kontinenta drivo, unu varma makulo kreas vicon da vulkanoj sur la litosfero, kiu pasas super de ĝi.

La kialoj, pro kio iuj lokoj de la mantelo estas pli varmaj estas nekonataj. Iuj supozas, ke estas ie akumulaĵoj da radiaktiva materio. Aliaj elvokas alfrapojn de meteoritoj.

Elsteraj ligoj

grekefrance El "Notre planète" (nia planedo) grekeangle Ĉu meteoritoj estigis varmaj punktoj ?