Varmaerbalono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pluraj varmaerbalonoj

Varmaerbalono estas grandega balono kiun oni plenigas per varmigita aero tiel ke ĝi ekricevas sufiĉe da portokapablo por flugigi personojn sidantajn en korbo.

La balono drivas en la direkton de la vento, sed la piloto povas variigi la altecon kaj tiamaniere povas iom elekti inter diversaj ventofluoj.

Starto

Pretigado de la balono por la starto
Pretigado de la balono por la starto

Por starti balonon necesas trovi lokon protektita de fortaj ventoj, por povi teni la balonon ĝis ĝi estas ekflugpreta. Por povi starti necsas pretigi la korbon kaj la hejtilon, kiu kutime konsitas el gasobruligilo. Tiam oni fiksas la balontuko, kiun oni nun per ventumilo devas ekblovi. Kiam la balono estas plenigita de aero oni povas ekfunkciigi la gasobruligilon por hejti la aeron. Kiam la aero en la balono varmiĝas la varma aero, kiu estas malpli densa ol la malvarma kaŭzas levforton. Kiam nun la balono ekleviĝas, la pasaĝeroj povas grimpi en la korbon kaj jam per plua hejtado la balono leviĝas kaj la drivo povas eki.

Drivo

Ĉar en diversaj altecoj ventofluo estas malsama oni povas altiĝante per aldona hejtado aŭ malaltiĝante malfermante la supran kovrilon kaj tiel ellasante varman aeron el la balono iomete influi la drivodirekton, tamen la balonveturantoj ĝenerale dependas de la bonvolo de la vento, kaj oni neniam antaŭe ekzakte scias, kien la drivo onin kondukas.

Alteriĝo

Ekstermiĝu el varma aero balono

La granda aventuro estas la alteriĝo. Necesas trovi liberan lokon protektita de malagrablaj ventoj. Tio ne ĉiam facilas, precipe, kiam ekzemple kampoj estas freŝe plantitaj kaj herbejoj de kamparanoj ankoraŭ ne tonditaj. La alteriĝo estas la plej danĝera momento de la tuta balonveturo, ja ne eblas bremsi kaj tial oni sin dum alteriĝo en la korbo devas bone teni por ne riski rompitan kruron.

Historio

En 1793 la fratoj Montgolfier inventis la varmaerbalonon per kiu homo povas esti portata. Dum la german-franca milito balonoj okaze de la sieĝo de Parizo estis uzata de la franca armeo por porti mesaĝojn fore de Parizo. Ankoraŭ ĝis la unua mondmilito multaj armeoj posedis balonteamojn.

Bildoj

Vidu ankaŭ