Vasil Simonenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simonenko Vasil ukraine Василь Симоненко (1935-1963) - ukraina poeto kaj ĵurnalisto, aganto de ukraina rezist-movado. En 1957 diplomoĝis pri ĵurnalismo en Kijiva Universitato, laboris en redakcioj de multaj provincaj gazetoj en Ĉerkasa provinco. Pro lia 'ne-kunlaboranta sinteno' multaj liaj verkoj aperis eksterleĝe aŭ eksterlande. Granda parto de lia literatura heredaĵo malaperis.

En 1962 kune kun Alla Gorska kaj Lesj Tanjuk li trovis enterig-lokojn de multaj ukrainoj, mortigitaj de KGB, post kio li estis terure batita kaj mortis 28-jaraĝa en 1963.

Liajn verkojn esperantigis Danielo Kolker (Tra la Soveta Ukrainio, 1968, 1) kaj Volodimir Pacjurko.