Vasilij Ŝukŝin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vasilij Makaroviĉ ŜUKŜIN (ruse Василий Макарович Шукшин) (naskiĝis la 25-an de julio 1929, mortis la 2-an de oktobro 1974) estis rusa aktoro, verkisto kaj reĝisoro. Li naskiĝis en vilaĝo Srostki, Altajo (suda Siberio), Sovetunio. Lia patro kamparano Makar Leontieviĉ Ŝukŝin dum kolektivigo (apero de kolĥozojkooperativoj) en 1933 estis arestita kaj baldaŭ pafmortigita. Lia patrino nomiĝis Maria Sergejevna Ŝukshina (n.Popova).

Post fino de la sepa klaso de loka lernejo Vasilij plu lernis en teknikejo de urbo Bijsko. Ekde 1950 ĝis 1953 li servis kiel radiisto en la soveta milita marfloto. Poste li laboris kiel instruisto de la rusa lingvo kaj literaturo en sia vilaĝo Srostki.

En 154 Vasilij venis Moskvon kaj komencis studi en VGIK (Vsesojuznij Gosudarstvennij Institut Kinematografii – Tutunia Ŝtata Instituto de kinematografio). En 1960 li sukcese ĝin finis.

En 1958 estis unue eldonita lia verko – “La paro en la ĉaro”.

En 1963 Vasilij komencis labori kiel reĝisoro en moskva Gorkij filmstudio. Jam en 1964 lia filmo “Ĵivjot takoj parenj” (Vivas tia bravulo) gajnis la ĉefan premion de la Festivalo de Venecio (la Mostra Internazionale d'Arte Cinematografica) – "La Ora Leono".

La unua edzino de Ŝukŝin estis lia samvilaĝanino Maria Ivanovna Ŝumskaja laborinta kune kun li kiel instruistino. Ekde 1964 lia edzino estis Lidia Nikolajevna Fedoseeva, fama rusa aktorino. En 1967 naskiĝis ties unua filino Maria (nun kinostelo). En 1969 naskiĝis Olga, kiu finis saman instituton VGIK, kie studis ŝia patro, sed poste ŝi preferas pli verki ol filmi. Ŝi havas filon Vasilij.

Vasilij Makaroviĉ Ŝukŝin mortis la 2-an de oktobro 1974 dum filmado de “Ili batalis pro la patrujo” pro kormalsano. Lin oni sepultis en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj