Vato (pastro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vato (latine vatis, malnovgreke ουατεις) estas membro de la sacerdota klaso en kelta civilizacio. La termino devenus de la gaŭla lingvo kaj signas aŭguriston, profeton aŭ orakolon. En modernaj keltaj lingvoj, ĝi estas kimre gwawd kaj irlande fàith. La radiko *uat- eble estus la origino de la ĝermana Wotan (Odino por la skandinavoj).

La vatoj fakte estas «druidoj» , t.e. «grandaj kleruloj», samrange kiel bardoj kaj «teologiaj» druidoj, komune mallongigita hodiaŭ druidoj. La vato komencas sian trejnadon en naturmedio kiel li lernas pri arboj, spicoj, arom- kaj drogherboj, kiujn ili uzas por kuraci. Ili estas fakuloj en geomancio. Ili konscias la povojn de suno, luno kaj steloj sur la tero kaj la homa organismo. Ili eĉ organizas homajn oferadojn sub la direkto de druidoj. Ilia rolo do samvaloras kiel Adhvaryu en veda religio.