Vazin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vazin (Wazin, Wazzin, Ŭazin) estas komunumo en okcidenta Libio, kiu estas la limtrapasejo inter Tunizio kaj Libio. Vazin situas 360 km okcidente al Tripoli.

Historiaj ruinoj[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de Gasr Vazin

La komunumo estas loko de Gasr Vazin, kiu estis konstruita en 860 p.K.. Ĝi havis 360 ĉambrojn kaj 4 etaĝoj. La konstruaĵo havis rektangulan formon, kun cisterno en mezo por la akvo. Ĝi estis uzata kiel grenejo kaj fortikaĵo. La Gasr estas ĉirkaŭata ĉe la malnova urboparto de Vazin, kies konstruaĵoj estas ĉefe el gipso kaj masonaĵoj. La reto de specialaj tuneloj estas rezervitaj por virinoj kaj estus uzataj por trairi la malnovan urbon.