Večerníček (figuro kaj titolsekvenco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Večerníček
movbilda persono
Kreita de Radek Pilař
Verko Večerníček
Informoj
Sekso vira
vdr

Večerníček estas pentrita figureto de malgranda knabo en papera ĉapo, prezentanta sin en titolsekvenco kaj prezentanta la samnomatan infanan televidan programon. Ĝia aŭtoro estas belartisto Radek Pilař, reĝisoro Václav Bedřich, animiisto Antonín Bureš, aŭtoro de akompanata muziko Ladislav Simon kaj la voĉon donis al ĝi la tiam sesjara Michal Citavý[1].

Aspekto de titolsekvenco[redakti | redakti fonton]

En la sekvenco Večerníček unue 7× turniĝos tra la tuta bildekrano (spiralforme), demetinte la ĉapon kaj kliniĝinte li salutas „Dobrý večer!“ ("Bonan vesperon!"), poste li suprenkuros sur 20 ŝtupoj, de kie li saltos suben, li veturigos sin sur baskula ĉevaleto, la ĉevaleto poste ŝanĝiĝos en malfermitan personaŭton kaj sekve en unuciklon. Dum la tuta tempo de la sekvenco la knabo dum tio libere estas disĵetanta foliojn de papero (sume 21), dum kio la lastan folion li poste montros al la spektantoj kaj sur ĝi estas markemblemo de Ĉeĥa televido. La finanta parto enhavas la enkondukan parton de la bildo prezentita retroe, adiaŭo sonas „Dobrou noc!“ ("Bonan nokton!").

La animea titolsekvenco de Večerníček-oj pase de la tempo ekde ties uzado ekde la jaro 1965 ĝis nuntempo fariĝis la plej malnova titolsekvenco en Ĉeĥio. Uzata ĝi estas de somero de 1965, kolore poste ekde la jaro 1973.

Asteroido[redakti | redakti fonton]

Laŭ figureto estis nomita asteroido 33377 Večerníček, malkovrita la 12-an de februaro 1999 fare de Petr Pravec en Ondřejov.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]