Veggie Pride

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veggie Pride de 2008 en Parizo.

La Veggie Pride estas internacia okazaĵo celebrata por diskonigi kaj vegetaranismon kaj veganismon.

Ĝi okazas ĉiujare en Parizo[1] ekde 2001, kvankam ĝi ankaŭ estis imitata en aliaj urboj de la mondo. Tiu ĉi parado arigas veganojn kaj vegetaranojn montri sian fieron pri la rifuzo de manĝaĵoj kaj ĉio bestodevena kaj denunci la diskriminacion kiun la bestoj suferas. La Veggie Pride celas kuraĝigi la vegetaranojn kaj veganojn plfirmigi siajn konvinkojn kaj enkonduki la temon al debato en la socio.

La unua Veggie Pride Italia okazis en Romo la 17-an de majo 2008 kaj ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 700 personoj.[2][3][4][5] En 2009, la Veggie Pride samtempe okazis en Birmingham,[6] Liono, Milano kaj Prago.[7]

Paradoj Veggie Pride[redakti | redakti fonton]

Parado Pride 2009 en Novjorko.

La unua parado Veggie Pride en Usono celebriĝis en la jaro 2008 en Manhatano, Novjorko[8] kaj ĝin ĉeestis pluraj centoj da veganoj kaj vegetaranoj.[9]

La 26-an de aprilo 2009 ĝi celebrĝis en Losanĝeleso la Los Angeles Veggie Pride Parade,[10] en kiu estis Rory Freedman, aŭtorino de Skinny Bitch, kaj Karen Dawn, aŭtora de Thanking the Monkey: Rethinking the Way We Treat Animals kiel oratoraj gastoj. La 17-an de majo samjare celebriĝis en Novjorko la Veggie Pride Parade, al kiu ĉeestis John Phillips, Ĉefa afergvida oficisto de la New York League of Humane Voters, Freya Dinshah, direktoro de la American Vegan Society, ano el la konsilio de Queens Tony Avella kaj kandidato de la urbo Novjorko, Paul Shapiro, direktoro de la kampanjoj kontraŭ la bestofarmoj de la Humane Society of the United States (HSUS) kaj Christine Vardaros, vegana atleto, inter aliaj.[11]

Veggie Pride de 2011 en Parizo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En bref May 17. Libération (france)
  2. «"Il mondo è anche degli animali" – A Roma in piazza l'orgoglio Veggie» Arkivigite je 2016-08-14 per la retarkivo Wayback Machine May 17 2009 Liberazione (itale)
  3. «E il Colosseo diventò animalista per un giorno – "Fermiamo la mattanza"» Arkivigite je 2016-08-14 per la retarkivo Wayback Machine Majo 18 2009 Liberazione (itale)
  4. «Il "Veggie Pride" e l'etica del cibo». May 16 2009 Il Manifesto
  5. «"Veggie Pride", corteo dal Colosseo per l'orgoglio vegetariano». Majo 17 2009 Corriere della Sera
  6. First ever Veggie Pride in Birmingham UK (angle)
  7. Birmingham stages UK’s first Veggie Pride festival Arkivigite je 2012-03-13 per la retarkivo Wayback Machine May 18 2009 Birmingham Mail (angle)
  8. Veggie Pride on Display in Big Apple Majo 19, 2008 WNYC (angle)
  9. Vegetables on march against meat biz Arkivigite je 2009-04-27 per la retarkivo Wayback Machine May 19th 2008 Daily News (angle)
  10. Los Angeles Veggie Pride Parade Arkivigite je 2009-04-27 per la retarkivo Wayback Machine April 25th, 2009 Hollywood Today (angle)
  11. Veggie Pride Parade, New York City Arkivigite je 2016-08-07 per la retarkivo Wayback Machine (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]