Velemér

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Velemér estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend.

Mezepoka kirko en Velemér
Panoramo de Velemér

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Velemér situas ĉe la landlimo de Slovenio, havas flankovojojn al Lenti kaj Őriszentpéter.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1919 la komunumo trovis sin ĉe la nova limo de SHS (serba-kroata-slovena unio). Post 1945 la jugoslavia limo estis forte kontrolita, la vilaĝo apartenis al la limo kaj ne evoluis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Velemér estas konata pri romanika mezepoka etpreĝejo nome Kirko Sankta Triunuo, kiu estas sola apud la arbaro. Dum la historio la domoj konstruiĝis pli kaj pli fore de la preĝejo, kiu nuntempe estas apenaŭ uzata. La alia vidindaĵo estas la ceramikfarado, kiu estas vizitebla.

En Velemér migra poŝto servas.