Veljo (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veljo

ruse Вельё

lago
Situo Novgoroda provinco
Areo de la baseno 292 km²
Datenoj
Koordinatoj 57° 42′ 5″ N, 33° 0′ 27″ O (mapo)57.70138888888933.0075212Koordinatoj: 57° 42′ 5″ N, 33° 0′ 27″ O (mapo)
Veljo (Novgoroda provinco)
Veljo (Novgoroda provinco)
DEC
Veljo
Veljo
Map
Veljo
Supermara alteco 212 m
Surfaca areo 35 km²f5
Maksimuma longo 25 kmf6
Maksimuma profundo 42 mf10
Averaĝa profundo 10 mf11
vdr

La lago Veljo (ruse Вельё) situas en Novgoroda provinco, Rusio. Laŭ grando ĝi estas la dua lago en la Novgoroda provinco (Seliger ja estas pli granda, sed nur ties malgranda parto apartenas al la provinco). La lago plejparte troviĝas en la distrikto Demjanskij, kaj ankaŭ en la distrikto Valdajskij, kaj apartenas al la nacia parko Valdajskij.

La lago etendiĝas de la nordo suden je pli ol 25 km. En la Veljo ekzistas pli ol 200 insuloj. La areo de la akvokolekta baseno estas 292 km², la areo de la lago mem estas 35 km². La akvo de la lago estas pura, taŭga por trinkado.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Вельё Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine, la paĝaro "Aqua Expert" (ruse).
  2. Veljo en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio  (ruse).