Ventumila morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Multaj homoj en Sud-Koreio kredas ke elektraj ventumiloj sufokas viktimojn per ŝtelado de oksigeno.

Ventumila morto estas urba legendo kiu originis en Sud-Koreio kaj nun disvastiĝas al aliaj aziaj landoj. La kredo estas, ke mortigas homojn elektra ventumilo funkcianta nokte en fermita ĉambro. La kredantoj eksplikas la aferon diverse: sufoko, venenado, aŭ tro-malvarmigo (hipotermio).

Ĉi tiu kredo ankaŭ aplikiĝas al klimatizo kaj ventumilo en aŭto, do kredantoj lasas la fenestron iom malferma por eviti "ventumilan morton". Ventumiloj fabrikitaj kaj venditaj en Koreio havas tempoŝaltilon, kiu malŝaltiĝos post kelkaj minutoj, kaj la instruaĵoj urĝe rekomendas, ke oni uzu la tempoŝaltilon kiam oni dormas en ĉambro kun funkcianta ventumilo.

Doktoro Lee Yoon-song estas profesoro ĉe la Nacia Universitato de Seulo kaj li laboras kun la universitata Instituto de Scienca Esplorado. Li kondukis mortesplorojn je kelkaj personoj, kiuj mortis per ventumila morto laŭ la korea amaskomunikaĵoj:

"Mi trovis ke plejparte la viktimoj jam havis ian malsanon, ekzemple koran malsanon aŭ alkoholismon."

Li kulpigas la korean amaskomunikantojn pro la persisto de ĉi tiu urba legendo:

Koreaj raportistoj konstante verkas malĝustajn artikolojn pri morto per ventumilo, priskribantaj tiujn mortojn kiel faritajn de ventumilo. Pro tio, ŝajnas ke ĉi tiaj mortoj okazas nur en Koreio...

Milionoj en ĉiuj aliaj landoj dormas kaj veturas kun ventumiloj sen tiu morta efiko. "Ventumila morto" estas falsa fenomeno, malracia kaj nereala.