Verĥnij Studenij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Verĥnij Studenij ukraine Верхній Студений, hungare Felsőhidegpatak [felŝOhidegpatak] estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Miĵgirja, en municipo Niĵnij Studenij.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Miĵgirja en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Verĥnij Studenij situas fine de sakovojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1612 en formo "Hideghpathak alias Ztudina". Post jarcentoj la vilaĝo disiĝis al Alsó (=suba) kaj Felső (supra) Hidegpatak-oj. En 1910 vivis en Felsőhidegpatak 1026 loĝantoj (809 rutenoj, 211 germanoj, 3 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Verĥnij Studenij. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]