Verda Stelo (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Verda Stelo estis Esperanto-societo de la germanlingvanoj en Prago. Ĝi fondiĝis en 1908, ses jarojn post la unua Esperanto-klubo de Prago. Kunfondinto estis la gimnazia instruisto Siegfried Lederer.

La klubo ĝis la Dua mondmilito eldonis plurajn esperantistajn publikaĵojn; interalie menciindas la libro Vorttrezoroj el La Gefratoj de Goethe kaj La Rabistoj de Schiller. Prago: Verda Stelo, 1929. 53 paĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]