Vergo (muzikilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bastonoj de kano

Vergo estas aparta speco de perkutilo, per kiu oni ekfrapas frapinstrumentojn kiel ekz. la grandan tamburon. Ĝi devenas de la janiĉara muziko kaj origine estis farita el branĉetoj, kiuj estis kunligitaj ĉe la malsupra finaĵo; la sonefekto similas al tiu de ŝtalbalailo. Ĝi eniris en la 18-a jarcento en la orkestron, kie ĝi i.a. en la komika opero de Mozart Die Entführung aus dem Serail (1782) devis krei „turkan“ sonetoson. La vergo ankaŭ estis uzata dum aliaj epokoj en la muziko de la balkanaj popoloj, ankaŭ kombinite kun normala tamburperkutilo.

Moderna vergo konsistas el maldikaj bastonoj el betuloligno aŭ plasto, enigita en mantenilo; entute ĝi estas ĉ. 40 cm longa. La unuopaj bastonoj estas ĉirkaŭata de plastoringo, kiujn la frapinstrumentisto povas forŝovi laŭlonge, por influi la sonon. Ĉi tiun specon de vergo oni uzas ankaŭ ĉe la frapinstrumentaro anstataŭ la ŝtalbalailo kaj frapas per ĝi la malgrandan tamburon.

Pli malofte oni uzas la vergon kiel idiofono, batante ĝin en la platan manon. Laŭ ĉi tiu principo estas konstruita surbataj idiofonoj kiel la polinezaj Puili, kiuj konsistas el plurfoje laŭlonge fenditaj bambuotuboj, kiu tiel rezultigas iuspecan faskon. Ili generas raspan sonon.