Vero-ĉeloj
Vero-ĉeloj estas reproduktiĝanta linio de ĉeloj uzataj en ĉelkulturoj.[1] La vero-ĉellinio estis izolita de epiteliaj reno-ĉeloj prenitaj el afrika verda simio (klorocebo)[2] La vero-ĉellinio estis evoluigita en Japanio la 27-an de marto 1962, fare de Yasumura kaj Kawakita de Ĉiba universitato en Ĉiba. La origina ĉellinio estis nomita "vero" laŭ mallongigo de verda reno, ĵus pro ties esperanta signifo.
Uzo[redakti | redakti fonton]
Vero-ĉeloj estas uzataj por multaj celoj, inkluzive de:
- ekzamenado por la toksino de Escherichia coli, kiu unue estis nomita "Vero-toksino" laŭ ĉi-tiu ĉellinio, poste "Ŝiga-simila toksino" pro ĝia simileco al tiu toksino izolita de Shigella dysenteriae
- kiel gastigaj ĉeloj por kultivado de viruso; ekzemple, mezuri reproduktadon en la ĉeesto aŭ foresto de esplormedikamento, la testado por la ĉeesto de rabio viruso, aŭ la kresko de virusakcioj por esplorceloj
- kiel gastigaj ĉeloj por eŭkariotaj parazitoj, speciale de la tripanosomatids
La Vero-ĉellinio estas kontinua kaj aneuploida[3]. Kontinua ĉellinio povas esti reproduktita tra multaj cikloj de dividado kaj ne iĝas maljuniĝantaj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ History and Characterization of the Vero Cell Line (eo: Historio kaj Karakterigo de la Vero-ĉellinio) -- A Report prepared by CDR Rebecca Sheets, Ph.D., USPHS CBER/OVRR/DVRPA/VVB for the Vaccines and Related Biological Products Advisory Committee Meeting to be held on May 12, 2000 OPEN SESSION www.fda.gov pdf Arkivigite je 2017-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Tiel antaŭe nomiĝis Cercopithecus aethiops. Tiu grupo de simioj hodiaŭ estas dividita en plurajn diversajn speciojn.
- ↑ Aneŭploidio estas la karakterizaĵo de havado de nenormala nombro da kromosomoj.