Verpa conica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verpa conica
Ungofungo (Verpa conica)
Ungofungo (Verpa conica)
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Unikonta
Superregno: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Sakfungoj Ascomycota
Subfilumo: Veraj sakfungoj Pezizomycotina
Klaso: Pezizomycetes
Subklaso: Pezizomycetidae
Ordo: Pezizales
Familio: Morchellaceae
Verpa conica
O. F. Müll. (1815)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Verpa conicaungofungo (?) aŭ glatkapa morkelo kreskas en la norda hemisfero, sed oni trovas ĝin tre malofte. La Verpa conica apartenas al la Morkelacoj (Morchellaceae) kaj ordeno de pezizaloj (Pezizales). Verpa signifas latine peniso. La formo de Verpa similas peniso.

Ĝi ŝatas la arbarojn kun subla, humida grundo, tiel ĝi ofte aperas en apudriveraj arbaroj. Ĝi estas verŝajne mikoriza fungo.

Ĝia kapo estas kaŝtanbruna, sonorilforma, kun sulketa aŭ glata surfaco. La kapo ligiĝas al trunko nur ĉe la pinto. La interna kapa surfaco estas malpure blanka, la diametro estas 2-4 cm. La trunko altas 5-15 cm, meze kava, kun blanketa karno. Ĝi ne havas karakterizan odoron.

La senkoloraj sporoj (25-33 x 15-19 µm) situas sur pinto de la fungofadenoj, en oksporaj askoj, kiuj havas glatan surfacon kaj eliptan formon.