Vida resumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siiri Taimla-Rannala desegnante vidan resumon ĉe la konferenco "Interesa lernejo".

Vida resumo (angle: graphic facilitation (grafika faciligo), graphic recording (grafika registrado aŭ visual facilitation (vida faciligo), visualising (videbligo), visual note taking (vida protokolado) aŭ infodoodle) estas bildiga metodo, kie dum evento (konferenco, seminario, laborrenkontiĝo, ktp.) kreiĝas mane desegnita granda bildo de la plej gravaj ideoj en reala tempo[1].

La celo de vida resumo estas helpi partoprenantojn vidi la grandan bildon de la tuta diskuto, elstarigante la plej gravajn ideojn kaj la ligojn inter ili. Ĉi tio ebligas al la partoprenantoj pli bone okupiĝi pri la temo, moviĝi al komuna celo kaj pli bone memori gravajn informojn[2].

Metodo[redakti | redakti fonton]

Vida resumado okazas en reala tempo ĉe evento (ekz. konferenco, seminario, laborrenkontiĝo) kaj ĝenerale antaŭ ĉiuj partoprenantoj. La bildilo aŭskultas tre atente la prezenton de la parolanto aŭ la diskuton de la partoprenantoj, rapide distingas la gravan de la malpli gravan kaj notas la plej gravajn mesaĝojn tuj kaj desegnas pliajn bildojn. Ĉi tiu kombinaĵo de bildoj kaj ŝlosilvortoj en la desegno provizas la plej precizajn eblajn informojn.

Vida resumo povas esti uzata en diversaj eventoj, kiel seminarioj, konferencoj, laborrenkontiĝoj, lernejaj klasoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) What is graphic recording?, UN Today, n-ro dec 23-jan 24, p. 52
  2. (en) Taimla, S., Taylor, M., Burry, B., Rannala, T. (2014). GRAPHIC EXPRESS: First steps to graphic facilitation in youth work.