Viena Freud-muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freud-muzeo de Vieno
muzeo
Lando  Aŭstrio
Situo Alsergrund
Urbo Vieno
Adreso Berggasse 19, 1090 Wien
Estiĝo 1971
Malfermo 1971
Koordinatoj 48° 13′ 7″ N, 16° 21′ 47″ O (mapo)48.21861116.363056Koordinatoj: 48° 13′ 7″ N, 16° 21′ 47″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Aŭstrio

Viena Freud-muzeo (Aŭstrio)
Viena Freud-muzeo (Aŭstrio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Vieno

Viena Freud-muzeo (Vieno)
Viena Freud-muzeo (Vieno)
DEC
Map
Freud-muzeo de Vieno
Retpaĝo Oficiala retejo
vdr

La viena Freud-muzeo estas muzeo fondita en 1971 kovranta la vivrakonton de Sigmund Freud. Ĝi situas en la urbodistrikto Alsergrund de Vieno, iom norde de la plja urbocentro, ĉe la adreso Berggasse 19, kiel li loĝis kaj laboris dum 47 jaroj. En 2003, la muzeo estis metita en la manojn de la nove establita fondaĵo Sigmund Freud, kiu de tiam ricevis la tutan konstruaĵon kiel fondaĵo. Ĝi ankaŭ kovras la historion de psikanalizo.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estis novkonstruita en 1891 kiam Freud translokiĝis tien.

Liaj ĉambroj, kie li vivis dum 47 jaroj kaj produktis la plimulton de siaj skribaĵoj, nun enhavas dokumentan centron al lia vivo kaj verkoj. La influo de psikanalizo sur arto kaj socio estas elmontrita per programo de specialaj ekspozicioj kaj moderna artkolekto.

La muzeo konsistas el la iama praktikejo de Freud kaj parto de lia malnova privata loĝejo. Alkroĉite al la muzeo estas la plej granda psikanaliza esplorbiblioteko de Eŭropo kun 35.000 volumoj, kaj la esplorinstituto de la fondaĵo Sigmund Freud.

La montraĵoj inkludas originajn erojn posedatajn fare de Freud, la atendoĉambron de la praktikejo, kaj partojn de la ampleksa antikva kolekto de Freud. Tamen lia fama kanapo nun estas en la londona Freud-muzeo, kune kun la plej multaj el la originaj meblaj aranĝoj, ĉar Freud povis kunporti sian meblaron kiam li elmigris. Tria Freud-muzeo, post Vieno kaj Londono, estis komencita en la ĉeĥa urbo Příbor en 2006 kiam la domo de lia naskiĝo estis malfermita al publiko.

La muzeo enhavas arkivon de bildoj enhavantaj ĉirkaŭ du mil dokumentojn, plejparte fotojn, sed ankaŭ pentraĵojn, desegnaĵojn kaj skulptaĵojn. La kolekto konsistas el preskaŭ ĉiuj ekzistantaj fotoj de Sigmund Freud kaj lia familio, granda nombro da fotoj de Anna Freud kaj fotoj de psikanalizaj kongresoj ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1938 Freud estis devigita forlasi Aŭstrion aneksitan al Nazia Germanio pro sia juda deveno, kaj fuĝis al Londono. La muzeo estis malfermita en 1971 fare de la societo Sigmund Freud en la ĉeesto de lia filino Anna Freud. En 1996 la konstruaĵo estis vastigita kun novaj ĉambroj por specialaj ekspozicioj kaj okazaĵoj. La fondaĵo havas planojn ankoraŭ vastigi la muzeon.

Ekde 1970 la ĉiujara Sigmund-Freud-prelego okazas en Vieno dum la naskiĝtago de Freud, la 6-an de majo. Ĉi tiu evento, ĉe kiu psikanalizistoj parolas pri nuntempa temo, estis establita de la societo Sigmund Freud kaj nun estas organizita de la fondaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]