Anna Freud
Anna Freud | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1895 en Vieno |
Morto | 9-an de oktobro 1982 (86-jara) en Londono |
Tombo | Golders Green Crematorium |
Lingvoj | angla • germana |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Sigmund Freud |
Patrino | Martha Bernays |
Frat(in)oj | Ernst Ludwig Freud • Martin Freud • Sophie Freud • Oliver Freud • Mathilde Freud |
Okupo | |
Okupo | psikoanalizisto • verkisto de nefikcio |
TTT | |
Retejo | http://www.annafreud.org |
Anna FREUD (naskiĝis la 3-an de decembro 1895 en Vieno; mortis la 9-an de oktobro 1982 en Londono), filino de Sigmund Freud, estis aŭstra brita psikoanalizistino. Ŝi laboris ĉefe pri infananalizo.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Ŝi estis la plej juna inter la ses gefiloj de Sigmund Freud. Profesie ŝi estis instruistino, kvankam ŝi daŭre interesiĝis pri psikanalizo kaj iĝis psikoanalizistino.
Por Sigmund Freund ŝi estis sekretariino, asistanto, flegistino kaj anstataŭanto ĉe kongresoj.
Ekde ĉirkaŭ 1925 ŝi vivis kun Dorothy Burlingham-Tiffany, novjorka milionheredantino, komence en Vieno. Ambaŭ refutis konjektojn pri samseksa rilato.
En 1938 Sigmund Freud, Anna, Dorothy kaj ties kvar gefiloj elmigris al Londono. Post la morto de la patro en 1939 ŝi daŭre ĝis la propra morto en 1982 vivis en la domo de la patro, kiu poste iĝis la londona Freud-muzeo. Kune, Anna kaj Dorothy fondis la Hampstead Nurseries, hejmo por militinfanoj kaj orfoj. Post la dua mondmilito ili pligrandigis la institucion: la Hampstead-malsanulejo por infanoj iĝis ekde 1947 fama instruejo por infanterapio. Ekde 1952 Anna estis direktoro de la malsanulejo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
En la germana:
- Literaturo de kaj pri Anna Freund
- Biografio de Anna Freund Arkivigite je 2006-02-19 per la retarkivo Wayback Machine