Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo/Nova

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvolu diskuti pri plibonigo de nia ĉefpaĝo!

Paĝoj kaj helpoj[redakti fonton]

  1. mi pensas, ke estas plibone ne uzi ŝablonojn nur por ĉefpaĝo (vidu: {{ĈefPaĝoElstarajLigiloj}} aŭ {{ĈefPaĝoBonvenon}}) sed estas plibone uzi subpaĝojn de la ĉefpaĝo por krei sekciojn.
    1. estas nur flanka demando, ĉu estas speciala ŝablono, ĉu subpaĝo. La ĉefa ideo estas havi kolekton da protektitaj ŝablonoj kiuj regas deziratan kaj ne fuŝeblan aspekton kun ebleco havi redakteblan entenon
  2. mi notis, ke ni havas malmulton da paĝoj pri helpo kaj Vikipedio en la ĉefpaĝo. Estas bone, ke ni avertas novulojn kaj legantojn pri funkciado de Vikipedio. (Nune mi ne havas tempon por kontroli kiuj artikoloj enmeti en la ĉefpaĝo. Pardonu.)
    1. tio estas la tasko de la Vikipedio:Komunuma_Portalo. Ĝi certe estas plibonigebla.
  3. kiel oni povas serĉi artikolon en Vikipedio? Mi vidis, ekzemple, ke la itala versio havas ligilojn pri portaloj kaj pri kategorioj kaj havas alian serĉilon
    1. ĉiu plibonigo estas bonvena. La franclingva ankaŭ havas ligilon al portaloj el la flanka strio

Ŝajnas, momente, ke mi ne havas aliajn plibonajn ideojn pri la ĉefpaĝo. Eble poste mi skribos ĉi tie :D --→ Airon 15:58, 31. Maj 2010 (UTC)

La nuna ĉefpaĝo rezultas el elekto inter kvin-ses projektoj kiun ni pridiskutis dum kelkaj monatoj. Arno Lagrange @ 20:31, 31. Maj 2010 (UTC)