Vikipedia diskuto:Ŝlositaj paĝoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ekzistas reguloj?[redakti fonton]

Kia estas la kutima regulo por ŝlosado de paĝoj? Ĉu la politiko de la "libera" enciklopedio tute dependas de la administrantoj?

Iu norvega esperantisto antaŭ kelkaj tagoj provis meti ligilon al eo:-Vikipedio en la ĉefpaĝo de no:-Vikipedio (ĉar jam ekzistas ligilo en la inversa direkto), sed li trovis la paĝon ŝlosita. Kiam li petis helpon de administranto, tiu rifuzis fari tion, asertante, ke Esperanto ne estas sufiĉe grava/interesa por norvegaj uzantoj. La esperantisto turnis sin al Arno LAGRANGE (kaj mi) kun pli-malpli la samaj demandoj, kiujn mi faras nun.

Arno faris demandon pri tio, kaj mi ŝatus citi (kaj traduki) por vi la respondojn kiuj sekvis, ĉar

  1. mi konas la administrantojn ĉi tie pli bone ol aliajn vikipediistojn,
  2. tiu ĉi vikipedio estas proksimume samgranda kun la norvega, kaj
  3. la diskuto ja rilatas ankaŭ al Esperanto:

Pekere til andre språk (Ligoj al aliaj lingvoj)[redakti fonton]

Kial aperas tiom malmulte da ligoj al alilingvaj vikipedioj ? Kial la ĉefpaĝo estas ŝlosita kontraŭ redaktoj ? Ne tiel estas en la aliaj lingvoj.
Arno Lagrange 3. nov 2004 kl.08:22 (UTC)
 
La aliaj lingvoj troveblas en Wikipedia:Internasjonalt. La ĉefapĝo estas ŝlosita ĉar dum kelka tempo ni spertis multe da detruigaj kontribuaĵoj. Eble tio ne plu necesas.
Arj 3. nov 2004 kl.21:19 (UTC)
 
Laŭ mi estas en ordo ŝlosi paĝojn kiuj suferas detruigajn kontribuaĵojn, precipe la ĉefpaĝon kaj eventualajn aliajn paĝojn kiuj ofte estas la unua impreso kiun homoj ricevas de Vikipedio. Sed kondiĉo estu, ke la ŝlosinto akceptos ŝanĝproponojn nedetruigajn. Specife li ne devus nomi sin mem juĝisto pri tio, kion oni rajtas kaj ne rajtas skribi. Al mi oni rakontis, ke Wolfram estas ŝlosinta la ĉefpaĝon (pro "tro da frivolaĵoj") kaj poste rifuzinta al normalaj uzantoj fari sencohavajn ŝanĝojn en la lingvolisto tie. Tio ne estas bone.
--VerdLanco 3. nov 2004 kl.21:46 (UTC)
 
Mi opinias, ke estas bone, ke videblas nur la "plej" uzataj lingvoj rilate la norvegan en tiu paĝo: la sveda, la dana, la angla, la germana kaj la franca. Mi sentas, ke se ni permesos aliajn ni devos permesi multajn aliajn. Principe mi ne kontraŭas tion, sed ĝi povos esti iom ĥaosa.
PS. Ajna administranto povas ŝanĝi la ĉefpaĝon.
Profoss 3. nov 2004 kl.21:57 (UTC)
 
Eble vi povus permesi redaktadon de la lingvoliston per variablo, sen permesi ŝanĝadon de aliaj ĉefpaĝeroj. Eventuale simple skribi averton, ke antaŭ ol ŝanĝi la ĉefartikolon oni parolu kun administranto...
Espenhh 3. nov 2004 kl.23:15 (UTC)
 
Eble oni povus fari ŝlosadon kontraŭ nur tiuj, kiuj ne havas propran vikipediistan nomon, kaj ne kontraŭ ĉiuj krom administrantoj? Verŝajne tio povus malhelpi kelkajn detruigojn. --VerdLanco 4. nov 2004 kl.07:15 (UTC)
 
Preskaŭ ĉiuj vikipedioj super certa grandeco estas ŝlosintaj siajn ĉefpaĝojn. Inkluzive la dana, la sveda, kaj la finna. Malferma ĉefpaĝo ideale estus la plej bona, sed gravas ke novuloj ne trafu fuŝitan paĝon, kaj en la norvega vikipedio ni estas tro malmultaj por ade gardi kontraŭ tio. Mi suspektas, ke la plendo de Verdlanco estas interligita kun malafabla letero kiun mi ricevis de alia esperantisto pri la sama demando antaŭ kelkaj tagoj. Mi ripetas: Almeto de ligilo al Esperanto en la ĉefpaĝo simple ne okazos, ĉar ni ligas nur al la por norvegoj plej taŭgaj lingvoj: najbaraj kaj la tri plej gravaj (en Norvegio) fremdlingvoj. Ĉefpaĝo kiu listigas ĉiujn lingvojn aspektas malbele, necesigas multe da rulado, kaj malfaciligas trovadon de la plej gravaj. Per la paĝo Wikipedia:Internasjonalt, al kiu estas du ligiloj en la ĉefpaĝo, estas neniu problemo trovi Esperanton se oni tion deziras.
Wolfram 4. nov 2004 kl.16:46 (UTC)
 
Ĉu eblas havi ligilon, en la maldekstra flanko, al la plena lingvolisto, proksime al la 5-6 elektitaj lingvoj?
--Eddi 4. nov 2004 kl.17:34 (UTC)
 
Estus bona ideo, sed laŭ mi ne farebla pro teknikaj kialoj. Sed estas jam ligilo tie, kaj en la plej supra kadro kaj plej malsupre.
Wolfram 4. nov 2004 kl.22:08 (UTC)
 
Mi samopinias, ke la aspekto estas pli bona nun, kun nur ses aŭ sep interviki-ligiloj plej supre, kaj montrilo al "pli ol 100 lingvoj" aliloke. Mi ne plendis pri ia manko. Sed mi devas reagi se estas tiel ke unu persono rezervas al si la rajton decidi kiel paĝo devas aspekti, sen permesi demokratian procezon. Tiam ni supozeble devos renomi nin "La preskaŭ libera enciklopedio"! Laŭ mi, iuj profitus de legado de la reguloj por administrantoj...
Cetere fakte estus ĝentile ligi de nia ĉefpaĝo al aliaj ĉefpaĝoj kiuj ligas al ni.
--VerdLanco 5. nov 2004 kl.08:06 (UTC)
 
La paĝo kiun vi trovis, ŝajne estas tradukado de en:, entajpita de ne tre aktiva vikipediisto. Ĝis kiam ni eventuale agnoskas ĝin, ekzemple per voĉdonado, ni ne taksas ĝin "la reguloj". Ĉiukaze, donas malbonan impreson ke vikipediistoj kiuj ĝis nun ne liveris iujn verajn kontribuojn en la norvega vikipedio komencas kvereli kaj rakonti al ni kiel aferoj devus esti ĉe ni. Mi ankaŭ ne povas vidi iujn regulojn kontraŭ ŝlosado de la ĉefpaĝo, kion oni faras ankaŭ en en:.
Kiam temas pri Esperanto, tio estas fantazi-lingvo, kies intenco estas ne ligi sin al unu regiono. La norvega lingvo estas parto de kultura regiono (Skandinavio kaj Nord-Eŭropo), do estas nature unuavice ligi al niaj najbaraj lingvoj kaj al por norvegoj gravaj lingvoj. Tial esta grava principa diferenco inter norvega kaj Esperanta vikipedioj. Ankaŭ Klingon-ligilon ni ne havas en nia ĉefpaĝo, kaj supozeble neniam havos, eĉ se tiu iĝos samgranda kiel Esperanto.
Wolfram 5. nov 2004 kl.16:18 (UTC)
 

(Ĉerpita de http://no.wikipedia.org/wiki/Diskusjon:Hovedside, ĉiuj citaĵoj (krom tiu de Arno) tradukitaj de la norvega.)

Mi demandas principe pri ĝeneralaj reguloj por vikipediistoj, sed se tiaj ne ekzistas, ni diskutu la situacion por la eo:-Vikipedio ĉi tie.

Se iu sentas bezonon mem partopreni la diskuton en no:, skribu vi rekte en la supre cititan paĝon, kaj mi tradukos viajn komentojn se necese.
--VerdLanco 20:29, 5. Nov 2004 (UTC)