Vikipedia diskuto:Artikolo de la semajno/2015/42

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La foto "Cyrus tomb.jpg" en la vikimedia komunejo havas noton. Tiu aldona informeto ne ĝenas en artikolo, sed fuŝas la aspekton de la listo "vikipedio:artikolo de la semajno/2015". Tial mi en la prezenta priskribeto "vikipedio:artikolo de la semajno/2015/42" metas alian foton de la sama tombo, "CyrustheGreatTomb 22054.jpg", kiu aspektas preskaŭ same, fotiĝis el simila loko, ankaŭ grafike bonkvalita, nur ke la ĉielo malpli bluas. Sed ĝi ne havas la aldonan noton, kaj la fuŝo malaperas. La blueco de la ĉielo ĉi-tie ne esencas, kvankam la unua foto krome tute belas. Sed alternativo estus forpreni la perslingvan noton el la unua foto, kaj eble la persaj vikipediistoj protestus pri perdo de tiu perslingva komento. ThomasPusch (diskuto) 17:41, 15 Okt. 2015 (UTC)