Vikipedia diskuto:Fidindaj fontoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipediaj artikoloj bazus sin sur fidindaj, eldonitaj fontoj – kial estas kondicionalo ĉi tie? --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 11:19, 2 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Ne nur tiun demandon levas la teksto, sendube traduko el iu ajn alia lingvo. Kion signifu la frazo "Tio signifas, ke ni sole eldoniĝi la opiniojn de fidindaj aŭtoroj"? En la frazo "Fontoj fidindaj eble povos eldonitaj materialoj kun fidinda eldonadilo" helpos aldoni vorton "esti", do skribi "Fontoj fidindaj eble povos esti eldonitaj materialoj kun fidinda...", sed kiel traduki al klara Esperanto la vorton "eldonadilo"?? ThomasPusch (diskuto) 21:20, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Almenaŭ la teksta historio malkaŝas ke temas pri traduko de julio 2011, kiu tiam estis "nova artikolo el angle" (tiel). Se konsideri tiun informon, kaj retrofoliumi en la angla teksto ĝis la stato de julio 2011, oni venas al origina frazo "Reliable sources may be published materials with a reliable publication process". Tiun frazon mi persone komprenas, male al la meminventita vortumo "eldonadilo" (se ne koni la originan frazon). Sed nun cerbumi kiel plej bone traduki la frazon al Esperanto tiel ke ankaŭ ĉiuj komencantoj perfekte komprenas ĝin eĉ ne indas, unue ĉar la frazo en tiu formo delonge malaperis el la angla teksto, kaj due la angla teksto mem ne estas jura leĝo por ĉiuj vikipediaj branĉoj, sed nur estas enhava gvidlinio, rekomendilo, por la anglalingva vikipedio ("...an English Wikipedia content guideline"). ThomasPusch (diskuto) 21:40, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Resume: Ĉiu ajn kun bonaj intencoj povas kaj rajtas pliĝustigi la neperfektan tekston, forpreni kondicionalojn, entute provi transformi ĝin al pli klara Esperanto... ThomasPusch (diskuto) 21:43, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]