Vikipedio:70000-a kaj 75000-a artikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baldaŭ, ni atingos nian sepdekmilan kaj sepdekkvinmilan artikolon, gravegajn mejloŝtonojn por ni. Ĉi-tiu projekto estas por proponi temojn por ĉi tiuj artikoloj, verki la artikolojn, kaj aliaj preparoj.

La artikolo por la 70000-a artikolo estas elektita. Bonvolu kunlabori artikolon Biblioteko de Aleksandrio.

Kion fari okaze de la 70000-a kaj 75000-a artikolo?[redakti fonton]

  1. Sugestu temojn (nuna fazo)
  2. Elektu la du plej elektitajn kandidatojn
  3. Verku la artikolojn
  4. Verku anoncojn por Esperantaj aktualaĵo-fontoj

Proponoj por la du artikoloj[redakti fonton]

Bonvolu aldoni vian sugestojn suben...

  1. Siksta Kapelo: Itala kapelo fama pro freskoj de Mikelanĝelo. -- Yekrats 16:32, 16. Feb 2007 (UTC)
  2. Taipei 101: La plej alta konstruaĵo en la mondo. -- Yekrats 16:32, 16. Feb 2007 (UTC)
  3. Biblioteko de Aleksandrio: Iame, la plej granda kaj grava biblioteko en la mondo. -- Yekrats 16:32, 16. Feb 2007 (UTC)
  4. Polusa koordinata sistemo Hodiaŭa "Artikolo de la tago" kun interesaj bildoj kaj matematiko. Alaŭdo ۩ 17:30, 17. Feb 2007 (UTC)
    La duonpreta versio estas en Vikipedio:Tradukado/Polusa koordinata sistemo. Maksim 04:50, 19. Feb 2007 (UTC)
  5. "Mia lukto" de Hitler Estas unu el la plej famaj fi-libroj de la pasinta jarcento. -- Alaŭdo ۩ 17:30, 17. Feb 2007 (UTC)
    Trovebla ĉe Mein Kampf. -- Yekrats 01:45, 18. Feb 2007 (UTC)

Ĉu vere estas la celo tiel plani x-an artikolon? :-) Nu bone. Mi preferus certe la bibliotekon de Aleksandrio, kaj ne la Hitler-libron. Se ankoraŭ ne ekzistus Auld-artikolo, mi prenus ĝin, ĉar en raporto al ekstera publiko oni havus ŝancon ion diri pri Eo-kulturo. Aliflanke, eble bonus havi iom apartan temon, ke la ekstera publiko aŭ la eistoj povas pensi: hej, eĉ tiel efemera temo estas pritraktata en Vikipedio. Sed aliflanke ne tro efemera, do ne iu urbeto, ĉar tio metus malbonan lumon, kompreneble... aĥ, prenu la bibl. de Aleksandrio! --Ziko 14:09, 22. Feb 2007 (UTC)

Jes, la celo estas kunlabori altkvalitan artikolon por prezenti al la mondo kiel la mejlŝtonaj artikoloj. :-) Multaj da niaj mejlŝton-artikoloj ni prefaris ĉi tiel. (Vidu Vikipedio:Listo de mejlŝtono-artikoloj.) La Hitler-libro ne estas valida sugesto, pro ĝi jam ekzistas. William Auld jam estas artikolo ankaŭ. La sugesto pri Polusa koordinata sistemo estas interesa, pro ĝi jam estas duon-farita, kaj tial malpli da laboro! -- Yekrats 14:55, 22. Feb 2007 (UTC)


Vidu ankaŭ[redakti fonton]