Vikipedio:Artikolo de la semajno/2018/13

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bekfluto

Bekfluto estas ligna blovinstrumento el la familio de fajfilaj flutoj, kiu ankaŭ inkluzivas stanfajfilojn kaj okarinojn. Oni blovas bekfluton ĉe la supra ekstremo kaj ĝian buŝon ŝtopas ligna ŝtopilo, konata kiel "bloko". La nomo de la "bekfluto" devenas de la formo de la buŝaĵo, kiu similas al beko kaj ofte estas nomita "beko". Bekfluto havas truojn por sep fingroj kaj por la dikfingro de la supra mano, per kiuj oni produktas la diversajn tonaltojn.

Ekde mezepoko la bekfluto estis populara, sed ĝia uzo maloftiĝis en la 18-a jarcento. Ĝi populariĝis denove en la 20-a jarcento, por prezentadoj kaj muzikinstruado, allogante amatorajn ludistojn. Nuntempe oni ofte taksas ĝin muzikilo por infanoj, sed ekzistas multaj ludistoj lertegaj, kiuj kapablas montri ĝian tutan eblecon kiel solomuzikilo. La sono bekfluta estas rimarkinde pura kaj dolĉa, parte ĉar en la sono mankas harmonoj supraj kaj superregas harmonoj neparaj.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Vasco da Gama - Johann Wolfgang von Goethe - Vincent van Gogh