Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/20

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ch. Chaplin en 1920

Charles Spencer "Charlie" Chaplin (naskiĝis la 16-an de aprilo 1889 en Londono, Britio — mortis la 25-an de decembro 1977 en Vevey, Svislando) estis britdevena reĝisoro, produktoro, komikisto, aktoro, scenaristo, komponisto kaj humuristo kiu faris karieron ĉefe en Usono en la epoko de mutaj filmoj kaj estis unu el la plej kreivaj homoj de la epoko de la muta kino. Li ne nur reĝisoris, verkis scenarojn, produktis filmojn, sed ankaŭ mem muntis ilin kaj komponis la muzikon de siaj filmoj.

Kiel aktoro, Chaplin plej ofte ludis la rolon de persono apartenanta al malsupra sociala tavolo, kiu ruze defendas sian pozicion kontraŭ riĉuloj kaj potenculoj, tre ofte konata kiel Trampo. Tiu figuro iĝis unu el la plej konataj ikonoj tutmonde kaj unu el la plej gravaj bildoj en la historio de la kinindustrio. Ĉirkaŭ 1918, li estis unu el la plej bone konataj figuroj en la mondo. Lia kariero daŭris pli ol 75 jarojn, de infanaĝo en la Viktoria epoko ĝis unu jaro antaŭ lia morto en 1977, kaj enhavis kaj laŭdadon kaj polemikon, el kabaretoj en Anglio ĝis lia morto en Vevey, Svislando.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Erevano - Dua Mondmilito - delfenoj - birdoj