Vikipedio:Avizo pri redaktado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Avizo pri redaktado estas mesaĝo, montrata al ĉiu, kiu redaktas paĝon, por kiu avizo pri redaktado ekzistas.

Por ajna paĝo en la nomspacoj «Uzanto» kaj «Uzanto-Diskuto» mesaĝo estas montrata, se ĝi situas en subpaĝo titolita «Avizo pri redaktado». Ekzemple, por la paĝo «Uzanto:Chuck SMITH» tio estus «Uzanto:Chuck SMITH/Avizo pri redaktado», kaj por «Uzanto-Diskuto:Brion VIBBER» — «Uzanto-Diskuto:Brion VIBBER/Avizo pri redaktado».

Por ajna paĝo en la ĉefa kaj ajna alia nomspaco mesaĝo estas montrata, se ĝi situas ĉe «Ŝablono:Avizo pri redaktado/<NUM>/<Titolo>», kie <NUM> estas numero de nomspaco, kaj <Titolo> estas titolo de paĝo sen nomo de nomspaco. Ekzemple, por la artikolo Esperanto tio estus «Ŝablono:Avizo pri redaktado/0/Esperanto», kaj por la paĝo Vikipedio:Iu tie — «Ŝablono:Avizo pri redaktado/4/Iu tie». (Tio validas ankaŭ por la nomspacoj «Uzanto» kaj «Uzanto-Diskuto», sed nur kiam iliaj respektivaj subpaĝoj ne ekzistas.)

Povas esti kreita ankaŭ mesaĝo por tuta nomspaco. Tiu mesaĝo estos montrata ĉe redaktado de ajna paĝo en tiu nomspaco, ne havanta specialan mesaĝon. Ĝusta loko por tutnomspaca mesaĝo estas «Ŝablono:Avizo pri redaktado/<NUM>»; ekzemple, por la ĉefa nomspaco tio estus «Ŝablono:Avizo pri redaktado/0».

Paĝojn en la nomspacoj «Uzanto» kaj «Uzanto-Diskuto» povas krei kaj redakti kiu ajn, subpaĝojn de la ŝablono {{Avizo pri redaktado}} — nur administrantoj.