Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Novaj redaktiloj
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel individuigi redaktilojn (aldoni proprajn simbolojn ks.)[redakti fonton]
Konklude : Vi povas libere evoluigi vian monobook.js subpaĝon ( Vikipediisto:ViaSalutNomo/monobook.js ) kiel mi faris kaj legi konsileton en Vikipedio:Signoj. Tiel ĉiu povas havi redaktilon kiu konvenas al si kaj ĉiu nun havas eblecon aranĝi ĝin laŭ sia plaĉo. Arno Lagrange  11:29, 18. Mar 2006 (UTC)
Specifaj simboloj por tiuj, kiuj bezonas ilin[redakti fonton]
Kelkfoje okazis diskuto pri aldono de specifaj simboloj sube de la vikipedia redaktilo. Iuj opinias, ke estas tre oportuna afero, aliaj opinias, ke estas nur vana traŝuto de bitokoj. Nun ĉiu, kiu volas la aldonajn simbolojn, povas aldoni ilin por si mem, neniun devigante sekvi sin. Jen la koncerna klarigo (ruslingva, tamen devas klari laŭ la citita kodo). Se ion necesos traduki, petu min aŭ aliajn ruslingvajn vikipediistojn. - Slavik IVANOV 02:50, 10. Mar 2006 (UTC)
Jes bonvolu traduki la klarigojn. Pri la kodo mem estas klare. Dankas Arno Lagrange  06:52, 10. Mar 2006 (UTC)
La traduko[redakti fonton]
Por aldoni signojn en linion sub la redakta fenestro necesas enigi la sekvan tekston en paĝon "Vikipediisto:Nomo/monobook.js":
function addLoadEvent(func)
if (window.addEventListener)
window.addEventListener("load", func, false);
else if (window.attachEvent)
window.attachEvent("onload", func);
function addsymbols () {
var cwarn = document.getElementById ('editpage-copywarn2');
if (cwarn) {
cwarn.innerHTML = '';
var specialchars = document.getElementById ('editpage-specialchars');
if (specialchars) {
specialchars.innerHTML = menu + specialchars.innerHTML;
addLoadEvent(addsymbols);
Ĉi tiu kodo aldonas specialajn literojn de la romana kaj dana alfabetoj kaj forigas atentilon pri kopirajto.
Do, ĉu nun jam eblos malpligrandigi amplekson de la redaktopaĝoj por ĉiuj? Maksim 10:44, 10. Mar 2006 (UTC)
Ĉu nun iu el la administrantoj pretas plenumi la peton pri malgrandigo de la redaktilo? - Slavik IVANOV 18:21, 12. Mar 2006 (UTC)
Mi provis la proponitan aldonon sed senrezulte. )-: ! Arno Lagrange  08:16, 13. Mar 2006 (UTC)
Jes, ankaŭ mi provis kaj ĝi ne funkcias. Sed en la rusa vikio mi ankaŭ provis la samon kaj tie ĉi tio funkcias! Kial? Maksim 10:46, 13. Mar 2006 (UTC)
Jen estas funkcianta varianto:
function addLoadEvent(func)
if (window.addEventListener)
window.addEventListener("load", func, false);
else if (window.attachEvent)
window.attachEvent("onload", func);
function addsymbols () {
var cwarn = document.getElementById ('editpage-copywarn2');
if (cwarn) {
cwarn.innerHTML = '';
var specialchars = document.getElementById ('edittoolsinfo');
if (specialchars) {
specialchars.innerHTML = menu + specialchars.innerHTML;
addLoadEvent(addsymbols);
La diferenco:
var specialchars = document.getElementById ('editpage-specialcharsedittoolsinfo');
ĉar ero "editpage-specialchars" jam estas uzata similmaniere kaj poste, pro kio ĉi tiuj ŝanĝaj perdiĝas. Maksim 10:54, 13. Mar 2006 (UTC)
Dankon pro la korekto : jes nun funkcias; mi do nun konsentas forpreni la specialajn signojn el Mediawiki:edittools kaj enŝutu ilin ĉiu laŭ siaj preferoj. Tamen necesus provizi klarigojn por ke ĉiu sciu kiel atingi la deziratajn specialajn karaktojn. Arno Lagrange  13:51, 13. Mar 2006 (UTC)
Mi iom hezitas pri la afero, en ĉiu lingvo aperas iom da specifaj simboloj sub redaktado. Nur spertaj esperantistoj povas fari tiun monobook-aĵon. Novuloj, anonimuloj certe ne. Narvalo 14:08, 13. Mar 2006 (UTC)
Mi ne diras, ke necesas forigi ĉiujn signojn. Restu la plej ofte uzatajn (ĉirkaŭ dekono de la nuna kvanto). Pri la aliaj mi proponas fari tiel: Fari paĝon kun ĉiuj signoj. De la paĝo eblas simple kopii la signojn kaj enmeti ilin en la redaktofenestro. Ligo al la paĝo ĉiam estu sub la redaktofenestro. Jes, ĉi tio malpli oportunas, sed oni ja ege-ege malofte ĉi tion bezonas. Jen tiu paĝo: Vikipedio:Signoj Maksim 16:20, 13. Mar 2006 (UTC)
Aldona avantaĝo - tie la signoj estas skribitaj per pli granda tipero, pro tio pli facilas distingi similajn supersignoj. Maksim 16:34, 13. Mar 2006 (UTC)
Mi evoluigis mian monobook.js subpaĝon kaj la redaktilon mediawiki:edittools kaj aldonis konsileton en Vikipedio:Signoj. Mi nun havas redaktilon kiu konvenas al mi kaj ĉiu nun havas eblecon aranĝi ĝin laŭ sia plaĉo. Arno Lagrange  09:29, 14. Mar 2006 (UTC)
Sed la malnovaj iloj ja restis! Vi alskribis je ili ke " style="display: none; visibility: hidden;", sed ili restis en amplekso de redaktopaĝo. Se vi redaktos iun paĝon kaj konservos redaktopaĝon en retumilo, kaj poste rigardos la konservaĵon per teksta redaktilo, vi ekvidos ke ĉio restis. Maksim 13:08, 14. Mar 2006 (UTC)
Novaj redaktiloj (diskuto en jan 2006)[redakti fonton]
Nun vi trovos sub la redaktofenestro novan linion kun elktskatoleto kiu ebligas al vi elekti inter diverslingvaj karaktraroj : tiel vi povos tre simple redakti diverslingvajn vortojn kaj nomojn. La ilo estas pli bonigenda ĉar mi ĵus enportis ĝin el la franca : ekzemple la IPA-karaktraro listigas unue la francajn fonemojn kaj poste la aliajn. La specialaj signoj estas tiuj bezonataj en la franca. Unua defaŭlta kategorio estas la vikisintakso. Se vi opinias ke ĉio estas pli bonigenda, bonvolu sciigi tion. Laste mi ordigis la lingvojn laŭ esperanta alfabeto. Arno Lagrange  23:44, 12. Jan 2006 (UTC)
Mi forte kontraŭas tiom vastegan tabelon! Same kiel la bildon de kafo-kruĉo en la diskutejo! Vikipedio estu kolektejo de scioj, ne de sensence ŝutata tra dratoj bitoka rubaĵo. Temas pri ĉ. 60 kromaj KB ĉe ĉiu redakto! Pensu, ke multaj retumantoj plu pripagas minutojn aŭ elŝutitajn bitokojn: via komfortiga aldonaĵo helpos tre malofte, sed draste ŝarĝos la reton, la servilojn de Vikipedio ktp.! Se iu volas skribi ion per strangaj literoj, li 1) bone pensu, ĉu ne eblas fari tion per Esperanta alfabeto; 2) se la unua konsilo ne helpis, li mem trovu eblecon pri tajpado de nekutimaĵoj. Do, ripete: mi petas forigi la tabelegon el-sub la redaktofenestro. Ĝis ĝi ne estas forigita, mi ne faros eĉ unu plian redakteton. Antaŭdankon pro via komprenemo. — Slavik IVANOV 00:53, 13. Jan 2006 (UTC)
Ankaŭ mi ĉi-rilate konsentas kun Slavik, kvankam mi ne estos tiom radikala. Antaŭe la tabelo, kiam ĝi estis komplete videbla, ampleksis preskaŭ tutan ekranon - nun post la ŝanĝo ĝi jam ne tiom ĝenas, sed tamen mi samopinias, ke ekzistas pli taŭgaj iloj kiel skribi specialajn literojn, se jam tio estas bezonata - ekzemple la bonega esperantlingva aldonaĵo por retumilo Fajrfokso, kiu nomiĝas abcTajpu. Blahma 01:24, 13. Jan 2006 (UTC)
Do, hodiaŭ mi vidas, ke la novaj redaktiloj ŝanĝis aspekton: nun oni ne plu vidas grandegan tabelon, sed multe pli belaspektan liston de elektebloj. Tamen la listo plu alŝutiĝas ĉe ĉiu redakto, do la problemo pri superfluaj elŝutoj ne estas solvita. Se ĉiuj vikipediistoj vere ŝatas la novan ilon kaj kontraŭas ĝian forigon, mi proponas kompromisan solvon: alkroĉi la liston el aparta .js-dosiero per komando include. Tiel la js-dosiero kun fiksita listo de simboloj alŝutiĝos unufoje kaj poste prenatos el loka memoro de la komputilo, kiel okazas pri ĵus vizititaj kaj ne ŝanĝiĝintaj dokumentoj. Ĉu eblas tion fari por plezurigi vikipediistojn el malpli riĉaj landoj? - Slavik IVANOV 04:09, 16. Jan 2006 (UTC)
Mi konsentas kun Slavik. Ĉi tiuj literoj estas malofte bezonataj kaj por ili bone taŭgas programo "tabelo de signoj". Mi proponas ion fari kun ĉi tio, se ĉi tio estas kosta por iuj homoj. Maksim 11:01, 17. Jan 2006 (UTC)
Mi agnoskas ke la nova redaktilo bremsas la redaktadon kaj volegas solvi tion. Se eblas kiel indikas Slavik iel unufoje enŝuti la ilon mi tre favorus ĉi solvon. Mi momente ne scipovas tuj fari tion. Se vere estas ĝeno kun tiu novaĵo, ni povas simple forigi ĝin kaj reveni al malpli peza ilaro kun nur la plej ofte bezonataj fremdaj literoj. Nur diru kaj administranto plenumos laŭ ĝenerala interkonsento. Se vi volas rapide atentigi min pri io, prefere lasu mesaĝon en mia diskutpaĝo kiun mi pli ofte atentas ol ĉi paĝon. Dankas Arno Lagrange  21:45, 19. Jan 2006 (UTC)
Estas tre facile farebla: necesas la tutan java-skriptaĵon konservi en aparta dosiero, kaj en la nuna loko lasi nur indikon kiel:
devas funkcii. Intertempe ja preferindus forigi la longan liston, lasante la plej oftajn signetojn aŭ eĉ eble ligon al aparta paĝo kun ilia grandega listo (de kiu paĝo oni povus kopii bezonatajn signetojn, se oni vere ne havas aliajn metodojn por ricevi ilin). — Slavik IVANOV 01:46, 20. Jan 2006 (UTC)
Flanka atentigo: se vi trovos rimedon konservi la nunan (ja belaspektan) ilaron en neĝena formo, atentu pri la elekteblo Serba. Ial ekzistas tiu elekteblo, sed forestas Rusa. Samtempe ekzistas Kirila. Mi kredas, ke sufiĉus Kirila (prefere Cirila, ĉu ne?) kun pli ol nur rusaj signoj -- tiel ne bezonatus aldonaj elektebloj por apartaj lingvoj -- bulgara, rusa, serba, mongola ka. - Slavik IVANOV 01:46, 20. Jan 2006 (UTC)
el Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange#Serba.2FCirila
Vi skribis:
En ordo pri Cirila anst. Kirila kaj mi fidas vin ke ne necesas aprte serbajn literojn : mi simple enkopiis la francan version kaj ne kontrolinte, supozis ke ekzuistas iuj apartaj nur serbaj literoj kiuj pravigas ke ili estu apartaj de la ceteraj ciriluzantaj lingvoj.
Ekzistas fakte nur serbaj literoj, sed en la elekteblo serbaj estas listigita la tuta serba alfabeto, inkluzive de la "bazaj" cirilaj literoj, kiuj enestas en ĉiuj cirilskribaj alfabetoj. Ŝajnas multe pli logike, do, kolekti ĉiujn cirilajn literojn -- kaj "komunajn", kaj "specifajn" -- en unu elekteblo. Mi hodiaŭ vidis la redaktilon en la franca Vikipedio kaj, do, komprenis, kio estis por vi la fonto. :) - Slavik IVANOV 02:11, 21. Jan 2006 (UTC)
Pri JavaSkriptaĵo (se plu interesas vin ĝia funkciigo) provu kontakti Ajvolon; eble li helpos... Li tute bone komprenas Esperanton, kvankam ne tre aktivas en Esperanta Vikipedio; mi certas, ke li feliĉos helpi. - Slavik IVANOV 02:11, 21. Jan 2006 (UTC)