Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Janko Kráľ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janko Kráľ

Janko Kráľ (n. 24-a de aprilo 1822, Liptovský Mikuláš — m. 23-a de majo 1876, Zlaté Moravce) estis slovaka nacia renaskiganto kaj unu el la plej signifaj kaj la plej radikalaj poetoj de ŝturana generacio.

Biografio

Infanaĝo

Janko Kráľ naskiĝis la 24-an de aprilo 1822 en familio de buĉisto kaj gastejestro Jan Kráľ kaj lia edzino Žofia. Klerecon li akiris en sia naskoloko, en Liptovský Mikuláš, en bazlernejo (1828-1834). En la jaroj 1835-1837 li vizitis gimnazion en Šajavský Gemer. La 4-an de decembro 1837 li enskribiĝis al liceo en Levoča, kie li studas ĝis la jaro 1841. El tiu ĉi periodo konserviĝis du liaj latinaj verkoj, inkluzive unu poemon, sed estas malfacile ĉi tie ankoraŭ konkrete paroli pri liaj unuaj poetaj naskaĵoj. El instruistoj de Kráľ el Levoča menciindas Pavol Tomášek kaj Michal Hlaváček. En la jaroj 1841–1842 li studis en liceo en Kežmarok, kie instruis lin Ján Benedikti.

Renkontiĝo kun ŝturanoj

La 20-an de septembro 1842 en la aĝo 20 jaroj li enskribiĝas al ...