Vikipedio:Lua/Moduloj/Datoj/eo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablona programado Diskutoj Lua Testoj Subpaĝoj
Modulo Esperanto English

Modulo: Dokumentado


Ĉi tiu modulo Datoj aranĝas datojn per Lua.

Por ŝablonoj[redakti fonton]

La dato estas transdonata jene
tt|mm|jjjj
tt - tago kun unu ĝis du ciferoj
mm - monato kun unu ĝis du ciferoj aŭ la nomo de la monato
jjjj - jaro kun unu ĝis kvar ciferoj
  • p.dato realigas la ŝablonon {{dato}} per Lua.
  • p.daton realigas la ŝablonon {{daton}} per Lua.
La dato estas transdonata jene
jjjj|mm|tt
jjjj - jaro kun unu ĝis kvar ciferoj
mm - monato kun unu ĝis du ciferoj aŭ la nomo de la monato
tt - tago kun unu ĝis du ciferoj

Funkcioj por informkestoj[redakti fonton]

  • Nteksto[1][2] redonas iomete antaŭformatitan tekston pri la naskiĝdato.
  • Mteksto[1][2] redonas iomete antaŭformatitan tekston pri la mortodato.
  • Nkesto[1][2] redonas iomete antaŭformatitan tekston pri la naskiĝdato, sed ĉefe por informkestoj.
    • Nkeston[1][2] redonas iomete antaŭformatitan tekston pri la naskiĝdato, sed ĉefe por informkestoj. Varianto kun akuzativo.
  • Mkesto[1][2] redonas iomete antaŭformatitan tekston pri la mortodato, sed ĉefe por informkestoj.
    • Mkeston[1][2] redonas iomete antaŭformatitan tekston pri la mortodato, sed ĉefe por informkestoj. Varianto kun akuzativo.

Por moduloj[redakti fonton]

Ili transprenas la daton laŭ la skemo tt|mm|jjjj (vidu supre)
  • p._dato redonas la samajn ligilojn pri datoj kiel {{dato}}, sed enplekteblas en Lua-modulojn.
  • p._daton redonas la samajn ligilojn pri datoj kiel {{daton}}, sed enplekteblas en Lua-modulojn.
  • p._naskdato redonas la samajn ligilojn pri datoj kiel {{naskiĝdato}}, sed enplekteblas en Lua-modulojn.
  • p._naskdatoagho redonas la samajn ligilojn pri datoj kiel {{naskiĝdato kaj aĝo}}, sed enplekteblas en Lua-modulojn.
  • p._mortdato redonas la samajn ligilojn pri datoj kiel {{mortodato}}, sed enplekteblas en Lua-modulojn.
  • p._mortdatoagho redonas la samajn ligilojn pri datoj kiel {{mortodato kaj aĝo}}, sed enplekteblas en Lua-modulojn.
Ĝi transprenas la daton laŭ la skemo jjjj|mm|tt (vidu supre)
  • p._agho redonas la samajn ligilojn pri datoj kiel {{aĝo}}, sed enplekteblas en Lua-modulojn.
  • La supraj funkcioj por informkestoj ankaŭ estas uzeblaj por aliaj moduloj. Ekzemplo troviĝas en {{Biografio}}.

La supraj funkcioj estas enplekteblaj jene je la komenco de Lua-modulo:

local eoDato = require( "Modulo:Datoj" )

Kaj poste eblas elvoki la funkciojn per io simila al:

   local t = ...
   local m = ...
   local j = ...
   local r = eoDato._dato(t,m,j)

   local t = ...
   local m = ...
   local j = ...
   local r = eoDato._daton(t,m,j)

Anstataŭ ... devas esti kodo, kiu aranĝas la rilatajn partojn de la dato. Ĉe t tio estu la tago, ĉe m la monato kaj ĉe j la jaro.

Helpaj funkcioj[redakti fonton]

  • monatonumero tradukas numeron inter 1 kaj 12 en la rilatan nomon de monato.
  • monatoteksto analizas, ĉu transdonita nomo aŭ mallongigo estas monata nomo. Se jes, ĝi redonas la longan formon minuskle kaj kiel duan parametron eraro=false. Alie la unua parametro fariĝus malplena kaj la dua eraro=true.
  • nmikro realigas la mikroformatojn pri la naskiĝdato. La rilata klaso estas class="bday", kiel mallongigo de la angla birthday.

Ŝablonoj[redakti fonton]

  • {{Dato}} ligiloj al la artikolo pri tago kaj monato
  • {{Daton}} varianto kun la orda numeralo de la tago en la akuzativo
  • {{Naskiĝdato}} montras la naskiĝdaton de persono kaj ligas al la artikoloj pri la koncerna monata tago kaj la jaro.
  • {{Naskiĝdato kaj aĝo}} aldone al la antaŭa ĝi kalkulas la aĝon.
  • {{Aĝo}} redonas la aĝon de persono.
  • {{Mortodato}} montras la mortodaton de persono kaj ligas al la artikoloj pri la koncerna monata tago kaj la jaro.
  • {{Mortodato kaj aĝo}} aldone al la antaŭa ĝi kalkulas la aĝon.

Dependeco[redakti fonton]

  • {{WikidataBiografio}} transmetas Vikidatumajn erojn pri biografiaj aferoj. En ĉi tiu modulo estas nur uzata tio pri la naskiĝdato kaj mortodato.

Referencoj[redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Origine ili estis parto de la modulo {{WikidataBiografio}}, kreita de Pino~eowiki (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Ili transprenas informojn el la modulo {{WikidataBiografio}} kaj aranĝas tekston el tio.