Vikipedio:Plibonigo de artikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi paĝo servas por plibonigi artikolojn. Se vi prilaboras artikolon kaj mem ne plu scias kiel plibonigi ĝin, ĉi tie vi povas listigi ĝin (metu plej lastan supre de la listo). Aliaj vikipediistoj vidos vian atentigon kaj skribas, kiel oni iliaopinie povas plibonigi ĝin.

Kiam vi donas vian opinion, respektu la laboron de aliaj vikipediistoj. Skribu ne simple kio estas malbona, sed ankaŭ kiel eblas plibonigi. Se vi mem enmetis la artikolon, estu malferma por kritiko kaj serioze respondu al la proponoj. Kiam la lasta diskutero malnovas unu-du semajnojn, tiam forprenu la artikolon el la listo kaj kopiu la diskuton al la diskutpaĝo de tiu artikolo.

Antaŭ ol proponi artikolon je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo, estas tre konsilinde unue havi ĝin ĉi tie.

Saluton, mi supozas ke enestas ankoraŭ lingvaj kaj aliaj eraroj, eble frazoj ne bone kompreneblas ktp. --Ziko 13:07, 30. Aŭg 2009 (UTC)

Tiun ĉi malnovan "landon de la monato" mi jen transprenas en la liston. --Ziko 21:46, 27. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton! La artikolo estas jam longa kaj bona, mi havas jenajn rimarkojn:

  • ests -> estas
  • "ĝi historie havis rilaton ĉefe kun Hispanio, sed ankaŭ kun Francio poste, ankaŭ kun Portugalio dekomence" Komnpreneble estas nur la enkonduko, sed estus bone skribi jam kiaj estis tiaj rilatoj (koloniado, oni ĉefe celas, ĉu?).
  • Estas tro da ligiloj, ekz. "Hispanio" plurfoje. Ankaŭ jarojn aŭ similaĵojn (5a jarcento) ni ne plu ligilumas.
  • "En la sudoriento estas granda areo de dezerto." Tia unu-fraza paragrafo povas ekzemple esti kunligita al la antaŭa.
  • vilajoj -> vilajojn, eble ankaŭ en citiloj
  • Ĉu vere la klasika araba estas ŝtata lingvo, aŭ ĉu ne la norma?
  • traduktaj
  • La reĝo de Maroko kiam volas...: La frazo ne ĝustas.
  • grupok
  • Populacio: ĉu vere e-a vorto?

Kore --Ziko 21:58, 27. Aŭg 2009 (UTC)

Mi ne komprenas tiun ĉi liston. Kial vi mem ne riparas la fuŝojn? Tio ĉi ja estas Vikipedio, ĉu ne? --Tonyo 23:17, 28. Aŭg 2009 (UTC)
Ĉar temas pri la paĝo "Plibonigo". Iu prezentis la artikolon ĉi tie (mi ne plu scias kiu, mi nur transprenis de la "kunlaboraĵo de la semajno", kaj mi donas konsilojn kion fari. Tio estas la senco de la paĝo, ne ke aliaj faru la laboron sed donu konsilojn.--Ziko 10:58, 29. Aŭg 2009 (UTC)
Se vi ĝenis vin elserĉi erarojn kaj skribi ilin ĉi tien, vi povis rekte korekti ilin en la konkreta paĝo. Se iu volos konsilojn, tiu povos rekte demandi en vikipediista diskuta paĝo de iu alia vikipediisto. Zuazua 16:59, 29. Aŭg 2009 (UTC)
La paĝo ĝuste utilas por ke oni ne devas peti sur aliaj paĝoj pro helpo. Fakte, kiu siatempe proponis "Maroko" kaj "Ne-registara organizaĵo"? --Ziko 13:04, 30. Aŭg 2009 (UTC)

Jen proponita antaŭe por "Kunlaboraĵo de la semajno". --Ziko 21:46, 27. Aŭg 2009 (UTC)

Vidu ankaŭ[redakti fonton]